Domo de Scienco kaj Tekniko (Kecskemét)
La iama neologa sinagogo de Kecskemét estas historia monumento, nuntempe funkciante kiel kulturcentro: "Domo de Scienco kaj Tekniko" (hungare Tudomány és Technika Háza).
Domo de Scienco kaj Tekniko | |||
---|---|---|---|
Tudomány és Technika Háza | |||
sinagogo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Kecskemét | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 54′ 32″ N, 19° 41′ 40″ O (mapo)46.9090222219.69454167Koordinatoj: 46° 54′ 32″ N, 19° 41′ 40″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
La judoj ekloĝis en Kecskemét en 1746. Ili unue uzis preĝdomon, poste malgrandan sinagogon. La nun videbla sinagogo konstruiĝis inter 1864-1868. En 1911 tertremo okazis, poste ĝi estis renovigita. Dum la 2-a mondmilito la urbaj judoj grandparte pereis, germanaj armeaj unuoj profitis la sinagogon por stalo. En 1966 la urbo aĉetis la konstruaĵon kaj en 1974 ekfunkciis en ĝi la Domo de Scienco kaj Tekniko.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola. Dum la trakonstruo ĝenerale la ekstera parto restis, sed interne oni forigis ĉiujn restintajn sakralajn objektojn.
Nuntempo redakti
En la konstruaĵo oni ofte aranĝas konferencojn kaj koncertojn, krome porokazaj kaj konstantaj ekspozicioj estas videblaj. Ankaŭ kelke da oficejoj trovis lokon en la iama sinagogo.