Döme Horváth

hungara politikisto

Döme Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Döme estis hungara prokuroro, juĝisto, parlamenta deputito. Lia frato estis Cirill József Horváth.

Döme Horváth
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1819 (1819-10-16)
en Kecskemét
Morto 14-an de februaro 1899 (1899-02-14) (79-jaraĝa)
en Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Döme Horváth
Familio
Frat(in)o Cirill József Horváth Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Busto pri Döme Horváth

Döme Horváth[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1819 en Kecskemét, li mortis la 14-an de februaro 1899 en Kecskemét.

Biografio

redakti

Döme Horváth frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Szeged kaj Buda, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1841. Inter 1842-1849 li estis prokuroro en Kecskemét. Li estis apoganto de la Hungara revolucio de 1848, post la fiasko li parte retiriĝis. Tamen li eldonis plurfoje ĉefverkon de József Katona. Inter 1861 kaj 1875 li estis parlamentano kaj ekde 1861 vicprokuroro de Pest, ekde 1867 ĉefprokuroro. Intertempe en 1869 li ricevis la titolon ministeria konsilisto. Inter 1875-1886 li estis juĝisto, poste li retiriĝis en Kecskemét. Dum sia vivo li estis agema ankaŭ en literatura tereno.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Hit- és hontagadó (dramo, 1848)
  • Victor Hugo: Lucrezia Borgia (tradukita dramo, 1850)
  • Jean Racine: Fedra (tradukita dramo, 1851, 1894)
  • Országgyűlési beszéd (parlamenta parolado, 1861)
  • Részvét lapjai (variaj kontribuoj, 1865)
  • Shakspere a magyar irodalomban és szinművészetben (1889)
  • Vegyes művek (elektitaj verkoj, 1893)

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti