István Ketskeméty

István Ketskeméty [iŝtvAn keĉkemEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ketskeméty István estis hungara fizikisto, profesoro.

István Ketskeméty
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1927 (1927-08-20)
en Dombegyház
Morto 3-an de februaro 2007 (2007-02-03) (79-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

István Ketskeméty [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1927 en Dombegyház. Li mortis la 3-an de februaro 2007 en Szeged.

Biografio redakti

István Ketskeméty frekventis gimnazion en Szeged, poste en la lernojaro 1946 en Scienca Universitato Pázmány Péter, fine li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1950. Post siaj studoj li laboris en fizika instituto en Szeged, samtempe li instruis en la universitato. En 1951 li edziĝis. Li kandidatiĝis en 1954, li doktoriĝis en la universitato en 1960, antaŭ Hungara Scienca Akademio en 1964. En 1959 li estis nomumita docento en 1959, vicdekano inter 1962–1965, universitata profesoro en 1965, katedrestro en 1970. Dum sia vivo li studvojaĝis en Italio, Pollando, Jugoslavio, Okcidenta Germanio, Sovetunio. Li ricevis diversajn premiojn inter 1959 kaj 1995.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Eine Bahuptung, die mit der verallgemeinerten Kontinuumhypothese äquivalent ist. (1952)
  • Az oldatok fluoreszcenciájának fizikai alapjai (1964)
  • A Method for Spectrophotometrical Investigation of Absorption and Fluorescence Emission in Media of Extremely Weak Absorption (1970)
  • A Budó-féle lumineszcencia-iskoláról, különös tekintettel a kutatás megszervezésére (1989)
  • A folyadékok felületi feszültségéről, különös tekintettel Eötvös Loránd munkásságára (1999)
  • Az árapályjelenségek fizikai hátteréről (2003)

Fontoj redakti