Árpád Pullai

hungara politikisto

Árpád Pullai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pullai Árpád estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Árpád Pullai [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1925 en Kecskemét.

Biografio redakti

Árpád Pullai frekventis bazlernejon, poste agrikulturan faklernejon, kiun li finis en 1945. Li aliĝis al la komunistoj jam pli frue en 1944. En 1946 li iĝis profesia laboristo pri oleominado kaj li laboris en Füzesgyarmat. En 1947 li frekventis dusemajnan partian lernejon, poste li ricevis partiajn taskojn kun postenoj. Inter 1952 kaj 1955 li estis katedrestro de partia lernejo, en 1956 li estis partiestro de Debrecen, poste paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn partiajn postenojn. Li estis parlamenta deputito inter 1963 kaj 1980. Li apartenis al tiuj politikistoj, kiuj kontraŭis la novan ekonomian mekanismon. Li estis ministro pri transporto kaj poŝto inter 1976 kaj 1984, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Die politische, wirtschaftliche und soziale Lage der Frauen (1970)
  • A Magyar Szocialista Munkáspárt ifjúságpolitikájának néhány kérdéséről (1971)
  • Gazdaságpolitikai eredmények, célkitűzések a nemzetközi áruszállítás tükrében (1982)

Fontoj redakti