László Somlyódy
László Somlyódy [lAslO ŝomjOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somlyódy László estas hungara inĝeniero pri maŝinoj, hidrologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998). Lia praavo estis Gusztáv Thirring.
László Somlyódy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1943 (80-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero |
László Somlyódy [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1943 en Kecskemét.
Biografio redakti
László Somlyódy frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1962-1967, poste li eklaboris en uzino. Inter 1972-1994 li laboris en hidrologia instituto, dume en 1992 li komencis instrui en la teknika universitato. Li estis elektita katedrestro en 1996, vicdekano en 1997. Li doktoriĝis en 1995 antaŭ la akademio. Li ricevis 7 premiojn inter 1986-2010.
Verkaro (elekto) redakti
- Dispersion Measurement on the Danube (1977)
- An Approach to the Study of Transverse Mixing in Streams (1982)
- Vízminőség-szabályozás az ezredfordulón (1991)
- Sciences and Arts in Hungary, 1848–2000 (2002)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio