Preĝejo Sankta Roĥo (Szeged)

(Alidirektita el Kirko Sankta Roĥo (Szeged))

Kirko Sankta Roĥo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szeged, en loĝkvartalo Rókus (=Roĥo).

Kirko Sankta Roĥo
Paroĥa kirko Sankta Roĥo en Szeged
Paroĥa kirko Sankta Roĥo en Szeged
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szeged
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19051909
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1738 pro pesto multaj mortis en Szeged. En la sekva jaro oni konstruis votan kapelon omaĝe al Sankta Roĥo. En 1805 paroĥo estis fondita. Inter 1829 kaj 1833 jam kirko estis konstruita en la sama loko, sed la oftaj inundoj faris damaĝojn. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la 1900-aj jaroj anstataŭ la malnova.

Dum la socialismo disvastiĝis famo, ke floro en mano de skulptaĵo de Sankta Maria videbla en la kirkokorto freŝiĝis. Por fini la miraklon la ŝtato amputis la manon. Depost la socialismo la mano estis regluita kaj ofte oni metas florojn en la manon.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ placo en korto, sed proksime de la trotuaro. En la korto estas 2 skulptaĵoj, la supre menciita Sankta Maria, la alia estas Kristo. Ambaŭ estis faritaj el majoliko en Pécs, en uzino de Vilmos Zsolnay. Malgranda ŝtuparo etendiĝas antaŭ la simetria fasado. Malantaŭ la ŝtuparo ornama ĉefenirejo estas videbla kune kun reliefo pri Kristo, Sankta Roĥo kaj Sankta Petro. Pli supre estas granda fenestrorozo. Flanke po unu turoj altiĝas. Malantaŭ la fasado ĉefnavo etendiĝas, kiun alia navo krucas antaŭ la sanktejo. La altara bildo prezentas Sanktan Roĥon, kiam li flegas pestomalsanulojn. En la navaj niĉoj oni metis skulptaĵojn pri Sankta Maria kaj Stefano la 1-a (Hungario). La bapta vazo devenas el la pli frua kirko.

Kermeso okazas en la 16-an de aŭgusto.

 
Kuracejo apud la kirko

Fontoj redakti

 
Interna foto
 
La ĉefenirejo