István Kopasz
István Kopasz [iŝtvAn kopas], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kopasz István estis hungara masonisto, arkitekto.
István Kopasz | |
---|---|
István Kopasz kaj lia edzino (1908) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1869 en Szeged |
Morto | 2-an de septembro 1913 (43-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Márta Kopasz |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
István Kopasz naskiĝis la 9-an de decembro 1869 en Szeged, li mortis la 2-an de septembro 1913 en Szeged.
Biografio redakti
István Kopasz frekventis metilernejon kaj iĝis masonisto. Li laboris ĉe parenco, kiu estis arkitekto. Kopasz estis talenta ankaŭ en desegnado kaj kalkulado, tial li estis sendita plulerni al Budapeŝto. Li akiris neuniversitatan diplometon en 1905. Tamen tio valoris laŭ nuna senco al arkitektura diplomo. Post lernado li hejmenvenis kaj iĝis kunulo en la familia firmao. Li edziĝis en 1908, post tri jaroj filino naskiĝis.
Elektitaj kreitaj konstruaĵoj redakti
- juĝejo en Beregszász
- diversaj propra kaj aliaj palacoj en Szeged (vidu la fotojn)
- diversaj tombomonumentoj en Szeged