Sándor Nyilasy
Sándor Nyilasy [ŝAndor njilaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyilasy Sándor estis hungara pentristo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Nyilassy kaj Nyilasi.
Sándor Nyilasy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1873 en Szeged |
Morto | 6-an de januaro 1934 (60-jara) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sándor Nyilasy [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1873 en Szeged, li mortis la 6-an de januaro 1934 en Szeged.
BiografioRedakti
Sándor Nyilasy studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1891-1893), belarta akademio de Munkeno (1893), privata lernejo de Simon Hollósy en Munkeno (1894-1895), akademio Julian en Parizo (1896). En someroj de 1897 kaj 1898 li pentradis, plulernis kaj ekspoziciis en Artistkolonio (Nagybánya). En 1899 li revenis al sia naskiĝurbo, kie li pentradis ĝismorte. Kelkfoje li pentradis ankaŭ en la najbaraj vilaĝoj. Li ricevis premiojn en 1907 kaj 1929.
EkspoziciojRedakti
- komence kun membroj de la artistkolonio
- Arthalo Budapeŝto tre ofte
- Szeged (1920, 1927)
- Szeged-Tápé (1973)
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Dimanĉo (1907, premiita, vidu la bildon dekstre!)
- vidu la bildojn malsupre!