Gábor FARKAS [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Gábor estis hungara botanikisto, biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Gábor Farkas [1] naskiĝis la 15-an de junio 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de aprilo 1986 en Szeged.

Biografio redakti

Gábor Farkas frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en universitata instituto. En 1950 li ekhavis postenon en instituto de Martonvásár. En 1957 li eklaboris en filio de universitato en Budapeŝto, sed post monatoj helpe de stipendio li esploris en Kanado, baldaŭe en Francio kaj Usono. En 1962 li doktoriĝis. En 1970 li eklaboris en instituto de Szeged. Tie li longe gvidis la instituton, dume li instruis en la universitato. Li okupiĝis ĉefe pri malsanoj kaj difektoj de la kreskaĵoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Növényi anyagcsereélettan (1968)
  • Növényi biokémia (1978)
  • Növényi sejtgenetikai és szövettenyésztési módszerek alkalmazása (1979)

Fontoj redakti