Henrik Schmidt [ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidt Henrik estis hungara lingvisto, germanisto, altlerneja instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1923).

Henrik Schmidt [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1877 en Hungara reĝlando en Újverbász (nuntempa Vrbas en Serbio). Li mortis la 18-an de decembro 1953 en Szeged.

Biografio redakti

Henrik Schmidt akiris diplomon en 1899 en Universitato de Budapeŝto, poste li estis edukisto ĉe grafa familio, tamen foje-foje li plulernis en germanaj universitatoj. Ekde 1907 li instruis en komerca akademio en Budapeŝto, baldaŭe en ĉeflernejo de Debrecen. Inter 1911-1946 li instruis en Universitato Kolozsvár (post la transloĝigo en Szeged). Li iĝis rektoro en la studjaro 1932. Li okupiĝis pri lingvo de hungariaj germanoj. Li ricevis premion en 1907.

Verkaro (elekto) redakti

  • A hangváltozás törvényszerűségéről a középfelnémet nyelvjárások alapján (1906)
  • Die deutschen Mundarten (1928)
  • Haus und Hof der Donauschwaben Deutsch-Ungarische Heimatsblätter (1930)

Fontoj redakti