Salamo estas la nomo por spicigita kolbaso de itala origino. La itala vorto salami estas la pluralo de salame, kun la signifo 'salita viando'.

Salamo

Origine salamo estis farita el miksaĵo de porkaĵo kaj salo kaj estas sekigita en la aero. Nuntempe estas multaj specoj de salamoj ĉiu kun propra miksaĵo de spicoj kaj salo. Hodiaŭ salamo ne plu nur estas sekigata per aero, sed ankaŭ fumaĵita aŭ kuirita. Kelkaj variaĵoj estas farataj el bovaĵo aŭ el miksaĵo el bovaĵo kaj porkaĵo. La plejmultaj salamoj estas karakterizataj per klara enhavo de ajlo.

En multaj landoj ekster Italio oni faras salamon, sed ofte kompreneble sub aliaj nomoj, aŭ kun aldono de la nomo de la regiono.