Gyula Szegedi [djula segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Gyula estis hungara kuracisto, imunologo, profesoro, membro (korespondanta en 1995, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Szegedi [1] Arkivigite je 2013-12-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de februaro 1936 en Újszász. Li mortis la 30-an de oktobro 2013 en Újszász.

Biografio redakti

Gyula Szegedi frekventis gimnazion en Szolnok, universitaton en Debrecen. Post la diplomo en 1960 li samloke restis kiel vicprofesoro. Li profesoriĝis en 1975, krome li estis vicrektoro. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri imunologiaj problemoj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 1983-2008.

Verkaro (elekto) redakti

  • Fibrosissal járó kórképek (1990)
  • Polysistemic Autoimmune Diseases (1996)
  • Klinikai kutatások a poliszisztémás autoimmun betegségekben (2002)

Fontoj redakti