Sándor Schmidt (mineralogo)
Sándor Schmidt [ŝAndor ŝmit], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidt Sándor estis hungara mineralogo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1891).
Sándor Schmidt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1855 en Szeged |
Morto | 16-an de majo 1904 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Béla Schmidt |
Okupo | |
Okupo | mineralogo |
Sándor Schmidt [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1855 en Szeged. Li mortis la 16-an de majo 1904 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Schmidt frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Strassburg. Inter 1876-1894 li laboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li okupiĝis pri mineraloj. Ekde 1885 li ankaŭ instruis en teknikuniversitato en Budapeŝto. En 1894 li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Li partoprenis en redaktadoj de 2 geologiaj periodaĵoj. Li okupiĝis precipe pri kristaloj.
Verkaro (elekto) redakti
- A kristályokról (Pri la kristaloj), (1890)
- Adatok a Pyroxen-csoport egyes ásványainak pontosabb ismeretéhez (1891)
- A kristálytan története (1911)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)