Gyula Csefkó
Gyula CSEFKÓ [djula ĉefkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csefkó Gyula estis hungara lingvisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1943).
Gyula Csefkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1878 en Baja |
Morto | 2-an de decembro 1954 (75-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo Eötvös József |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • etnografo |
Gyula Csefkó [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1878 en Baja. Li mortis la 2-an de decembro 1954 en Szeged.
Biografio redakti
Gyula Csefkó frekventis mezlernejon, poste altlernejon en sia naskiĝurbo por iĝi instruisto. Li ekinstruis en 1897, dume li artikoladis en lingvista periodaĵo. Inter 1898-1901 li plulernis en Budapeŝto. En 1926 li doktoriĝis en Szeged, ekde 1931 li instruis en la universitato en la sama urbo. Li ricevis memormedalon en 1923, premion en 1953.
Li okupiĝis ĉefe pri lingvohistorio, pri hungaraj proverboj en la hungara lingvo.