Altlernejo Eötvös József
Altlernejo Eötvös József [otvoŝ joĵef], (origine hungare Eötvös József Főiskola), mallonge EJF estas kuntirita altlernejo en Baja.
Altlernejo Eötvös József | ||
---|---|---|
kolegio Hungarian public body (en) | ||
moto | Sperto, praktiko kaj dumvivaj rilatoj | |
Situo | ||
Geografia situo | 46° 11′ 3″ N, 18° 57′ 18″ O (mapo)46.18416718.955Koordinatoj: 46° 11′ 3″ N, 18° 57′ 18″ O (mapo) | |
lando | Hungario | |
urbo | Baja | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio
redaktiJózsef Eötvös fondis instituton pri instruistoj en 1870, kie okazis edukado por instruistoj en mezlerneja nivelo. En 1959 tio ŝanĝiĝis al altlerneja nivelo. En 1962 oni fondis ankaŭ novan hidrologian altlernejon, kiu en 1970 estis kuntirita al Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, en 1979 al altlernejo de Pécs. En 1966 ambaŭ altlernejoj estis kuntiritaj.
Apartenaĵoj de la altlernejo estas 2 kolegioj, biblioteko, bazlernejo, pedagogia instituto. Menciindas, ke oni instruas studentojn (estontajn infanĝardenistojn kaj instruistojn) ne nur hungare, sed ankaŭ serbe, kroate, germane, cigane por zorgi pri la minoritatoj.