Károly Mosonyi [kAroj moŝonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mosonyi Károly estis hungara teatrestro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Mannsberger Jakab ĝis 1883.

Károly Mosonyi
Persona informo
Naskonomo Mannsberger Jakab
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1832(nun 1832-10-27)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto la 17-an de oktobro 1911
en Hungario Szeged
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo teatrestro
vdr

Jakab Mannsberger [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1832 en Szeged, li mortis la 17-an de oktobro 1911 en Szeged.

Biografio redakti

Jakab Mannsberger interrompis la gimnazian lernadon kaj li batalis por la hungara libereco en la jaroj 1848 kaj 1849. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 li lernis pianadon en konservatorio en Vieno, poste li instruis pianludon en sia naskiĝurbo. Inter 1870 kaj 1873 li estis teatrestro en la sama urbo, poste denove 3 jarojn en Miskolc. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis: Győr (1876–1878), Arad (urbo), Temeŝvaro, Nagyvárad, Buda, Szabadka, Pozsony. En 1881 lia trupo inaŭguris la teatron en Eperjes. En 1890 li hejmenvenis al Szeged, kie li instruis pianadon. Lia strategio en estreco ne portis sukcesojn, ĉar la spektakloj estis multekostaj (pro la altaj salajroj kaj pompaj dekoracioj), la enirbiletoj ne financis la elspezojn.

Li edziĝis en 1872.

Elektitaj trupanoj de Mannsberger/Mosonyi redakti

Fontoj redakti