Gyula Kristó [djula kriŝtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kristó Gyula estis hungara historiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1998).

Gyula Kristó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1939 (1939-07-11)
en Orosháza
Morto 24-an de januaro 2004 (2004-01-24) (64-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Dugonics Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo historiistoinstruisto
vdr

Gyula Kristó [1] naskiĝis la 11-an de julio 1939 en Orosháza. Li mortis la 24-an de januaro 2004 en Szeged.

Biografio redakti

Gyula Kristó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Szeged inter 1957-1962. Li tuj ekinstruis samloke en la universitato, dume li akiris duan diplomon pri latina lingvo. Tie li estis ankaŭ katedrestro kaj rektoro. Li doktoriĝis antaŭ MTA en 1977. Lia ŝatata temo estis la mezepoka Hungario, precipe erao de Stefano la 1-a (Hungario). Li havis edzinon, kiu naskis 3 infanojn. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1963.

Verkaro (elekto) redakti

  • Csák Máté tartományúri hatalma (1973)
  • Tanulmányok az Árpád-korról (1983)
  • Die Arpadendynastie. Die Geschichte Ungarns von 895 bis 1301 (1993)
  • Hungarian History in the Ninth Century (1996)
  • Háborúk és hadviselés az Árpádok korában (2003)

Memorigiloj redakti

  • memorpremio
  • universitata ĉambro kun memortabulo en Szeged

Fontoj redakti