Zoltán Szegedi [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Zoltán estas hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Zoltán Szegedi
Persona informo
Naskonomo Szegedi Zoltán
Naskiĝo 10-an de marto 1941 (1941-03-10) (83-jaraĝa)
en Szakmár
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Zoltán Szegedi
Okupo
Okupo ilustristo
vdr

Zoltán Szegedi [1] naskiĝis la 10-an de marto 1941 en Szakmár.

Biografio redakti

Zoltán Szegedi frekventis gimnazion en Szeged, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged en 1963. Post siaj studoj li instruis en bazlernejo en Dunaújváros. Li akiris plian diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1973. Liaj plej gravaj majstroj estis Endre Domanovszky kaj Jenő Barcsay. Post 2 jaroj li translokiĝis al Székesfehérvár, kie li ricevis inspektoran postenon. Ekde 2003 li vivas en Budapeŝto. Liaj pentraĵoj ricevis premiojn en 1967 kaj 1968.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1973, 1977)
  • Bazelo (1979)
  • Bilbao, Szeged (1983)
  • Székesfehérvár, Dunaújváros (1989-)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Csuprok
  • Beszterce
  • Kerékpáros
  • Daru

Fontoj redakti

Referencoj redakti