Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Szeged)

La ortodoksaserba preĝejo Sankta Nikolao estas historia monumento en urbo Szeged (Hungario).

Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Szeged
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Szeged
kristana preĝejo • Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Csongrád
Dato de konsekro 1778, 1805
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (copfo)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la lasta periodo de la mezepoko serboj venis en Hungarion, ankaŭ en Szeged amase pro la turka minaco. Ili konstruis la nun videblan preĝejon inter 1773-1781, sed la interna parto estis plene preta en 1805. La inundo de la Tiso (1879) faris detruojn, sed poste plenaj renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la urbocentro. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo (atingebla tuj el la trotuaro), la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La absido estas plurangula. Interne la ikonostazo supozeble estas la plej bela en Hungario. Malantaŭ la ikonostazo situas la altaro, tial ĝi estas nevidebla. Interne aparte estas starlokoj por viroj kaj virinoj. Por la malsanuloj estas seĝoj laŭ la muro. Estas 2 tronoj, unu por la episkopo, la alia por Sankta Maria. La plafono havas freskojn.

La preĝejo estas hejmo ankaŭ por rumanoj, la hungaraj ortodoksuloj havas propran kapelon.

Fontoj redakti