Preĝejo Elizabeto de Hungario (Szeged)

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Szeged.

Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1933
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19081910
Specifo
Enhaveco 500
Longo 21 m (interne)
Larĝo 13 m
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la fruaj 1900-aj jaroj en la nova urboparto (laŭ maldekstra bordo de Szeged) mankis preĝejo. Oni komencis kolekti monojn kaj ĝuste en fino de la jardeko ekfunkciis la nova preĝejo. En 1926 la loka katolika grupo formiĝis. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo difektiĝis, tial en la sekva jaro oni renovigis la preĝejon. En 1964 (poste en 2001) oni pentris la murojn interne. En 2002 nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ placo tuj ĉe la trotuaro. Antaŭ la konstruaĵo estas videbla ornamputo el fero ekde 1990. En la fasado meze malsupre la ĉefenirejo funkcias, pli supre estas reliefo pri Sankta Spirito, la plej supre turo altiĝas. Flanke estas ankaŭ po 1 malaltaj turoj. La navo konsistas el ĉefnavo kaj krucnavo. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Elizabeton de Hungario, la 2 flankaj altaroj Sanktan Maria kaj Sanktan Krucon.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj redakti