Urbodomo de Szeged

La Urbodomo de Szeged estas historia monumento en Szeged, laŭ Placo Széchenyi (Szeged).

Urbodomo de Szeged
municipa administrejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo novbaroka arkitekturo • Zopf style vd
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Szeged
Situanta sur Placo Széchenyi
Situo
Geografia situo 46° 15′ 16″ N, 20° 8′ 53″ O (mapo)46.254420.148Koordinatoj: 46° 15′ 16″ N, 20° 8′ 53″ O (mapo) [+]
Urbodomo de Szeged (Hungario)
Urbodomo de Szeged (Hungario)
DEC
Situo de Urbodomo de Szeged
Map
Urbodomo de Szeged
vdr

Historio

redakti
 
Ponto de la suspiroj en Szeged

Post dominado de turkoj la urbodomo estis konstruita en 1728 apud la fortikaĵo. Estis kunvenoj ankaŭ en episkopa palaco, sed en la gravaj kunsidoj en 1848 kaj 1867 okazis subĉiele. Inter 1799 kaj 1805 pli nova urbodomo konstruiĝis apud la malnova jam la nuna loko. Depost la Inundo de la Tiso (1879) Ödön Lechner faris gravajn ŝanĝojn, nova etaĝo estis konstruita en 1883. En la sama jaro oni konstruis Ponton de la suspiroj, ĉar Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) tranoktiĝis en la najbara domego, helpe de la ponto li povis viziti la urbodomon ne tuŝi la grundon. En 1849 batalo okazis apud Szeged kaj armeestro Julius Jacob von Haynau propraokule vidis la batalon el turo de la urbodomo. Abrupte hungara kanonokuglo trafis la turon, sed la armeestro restis netuŝita.

En 2004 oni muntis antenon sur la turon, helpe de tio en la placo estas senpage atingebla la interreto.

Konstruaĵo

redakti
 
Urbodomo de Szeged

La novbaroka urbodomo situas sola laŭ la placo, la aliaj 3 limoj estas trotuaroj de mallarĝaj stratoj. La fasado rigardas la placon. La konstruaĵo havas internan korton. La ĉefenirejo funkcias ĉe la placo. La fasado havas 3 partojn, meze estas la enirejo kun 3 pordoj, pli supre estas ornama balkono, pli supre estas mansardo, fine plej supre altiĝas la turo, kiun longe oni profitis la fajrobrigado, iu ĉiam kontrolis la panoramon, ĉu estas fajro ie? Post la enirejo troviĝas centra ĉambrego kun du ŝtuparejoj, krome estas elirejo al la korto. Menciindas 3 kolorvitraj fenestroj. En la meza fenestro estas blazono de Szeged kun surskribo: "Szeged estos plej bela, ol ĝi estis".

La kunvena ĉambro estas nevizitebla, ĉar ofte okazas kunvenoj. Tie estas videblaj pentraĵoj pri Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, Kálmán Tisza, Lajos Tisza. La plena baldakeno estas kovrita per freskoj.

Fontoj

redakti
 
Aerfoto pri placo Széchenyi, kie estas videbla la urbodomo en la suba kaj dekstra parto