Béla Csikós-Nagy
Béla Csikós-Nagy [ĉikOŝ-nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikós-Nagy Béla estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).
Béla Csikós-Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1915 en Szeged |
Morto | 29-an de majo 2005 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • universitata instruisto • politikisto |
Béla Csikós-Nagy [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1915 en Szeged. Li mortis la 29-an de majo 2005 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Csikós-Nagy frekventis universitaton en Szeged. Inter 1938-1939 li esploris en Berlino helpe de stipendio, poste li ekhavis postenon en Hungario. En 1942 li ekinstruis en universitato en Pécs, baldaŭe en Budapeŝto. En 1948 li eklaboris en la Tutlanda Plan-Instituto, en 1954 li iĝis vicministro. En 1957 li establis Tutlandan Materio- kaj Prezooficejon, kie li longe laboris. Li ricevis diversajn premiojn inter 1970-2005.