Kalvinana preĝejo (Szeged)

La Kalvinana preĝejo,Preĝejo de Nova Hungara Aŭroro estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szeged.

Kalvinana preĝejo de
Szeged
Kalvinana preĝejo en Szeged
Kalvinana preĝejo en Szeged
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1949
Arkitektura priskribo
Konstruado 19411944
Specifo
Enhaveco 300 + en la galerio 70
Alto 40 m (turo)
Konstrumaterialo ferbetono ekstere kovrita per brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Pli nova preĝejo konstruiĝis dum la 2-a mondmilito, ĉar la malnova preĝejo jam ne sufiĉis por la kalvinanoj. La unua meso okazis en 1947. La benkoj estis faritaj en 1958.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas iomete similecon al Vota Katedralo de Szeged. Fundamento de la interna parto formas kvinangulon, kies supro estas kupolo. Super la enirejo estas videbla ŝafido de Dio. La turo estas kvadratforma, sed la pinto estas piramido. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galerion. József Palka kreis la vitralojn.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio