Béla Kanyó [kanjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanyó Béla estis hungara kuracisto, profesoro, membro de Societo Dugonics.

Béla Kanyó [1] naskiĝis la 4-an de julio 1898 en Szeged. Li mortis la 21-an de julio 1964 en Szeged.

Biografio redakti

Béla Kanyó frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitatojn en Budapeŝto kaj Kolozsvár. La 1-a mondmilito rompis la lernadon kaj li batalis kiel preskaŭkuracisto. Li akiris medicinan diplomon en Szeged en 1925 en Scienca Universitato Ferenc József, ĉar la universitato el Kolozsvár rifuĝis al Szeged pro Traktato de Trianon. Komence li laboris en instituto en Szeged, poste en laboratorio en Budapeŝto. En 1930 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. Same en 1930 li estis nomumita privata profesoro pri imunologio, en 1941 publika ordinara profesoro en universitato de Szeged. En 1963 li ricevis memormedalon. Li estis signifa fakulo pri higieno.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A trachoma aetiológiája (1936)
  • A mező- és erdőgazdaság munkaegészségügye (1963)

Fontoj redakti