Malfermi la ĉefan menuon

Ádám Korányi [korAnji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Korányi Ádám, angle Adam Koranyi estas hungara-usona matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).

Ádám Korányi [1] naskiĝis la 13-an de julio 1932 en Szeged.

BiografioRedakti

Ádám Korányi frekventis universitaton en sia naskiĝurbo. Li komencis sian karieron samloke en matematika instituto inter 1954-1956. Post la revolucio li forlasis la landon, li trovis laborlokon en universitato de Ĉikago, poste en Harvard. Li ricevis pli kaj pli gravajn taskojn en Berkeley kaj Princeton. Ekde 1968 li profesoriĝis kaj daŭris la instruadon en Saint Louis, Vaŝintono kaj Novjorko. Li okupiĝas precipe pri Funkcio (matematiko).

Verkaro (elekto)Redakti

  • Function theory in the unit ball of cn (1969)
  • Analysis on symmetric cones (1994)
  • Geometry and analysis on complex homogenous domains (2000)

FontojRedakti