Preĝejo Sankta Mikaelo (Szeged)
La preĝejo Sankta Mikaelo estas katolika historia monumento en Hungario, en Szeged, pli frue en apuda vilaĝo Tápé.
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Szeged
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szeged |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szeged |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko (sakristio); baroko (turo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo Tápé estis konstruita gotika kirko en Tápé inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj (laŭ alia fonto en la 1290-aj jaroj. Dum dominado de turkoj franciskanoj el Szeged servis en la vilaĝo, post la turka erao la kirko estis filio de Mindszent. Tápé rericevis la paroĥan titolon en 1726. La konstruaĵo plurfoje estis trakonstruita (precipe en 1754 kaj 1770), lastfoje en 1940. La orgeno estas aŭdebla ekde 1955.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en ĝardeno inter arboj. Al la baroka kvadrata turo aliĝas la gotika sakristio kun apogpilieroj. Ankaŭ la turo havas 2 apogpilierojn. Interne en la sanktejo la freskoj estis pentritaj ĉirkaŭ 1380 kaj 1480.