György Antalffy [djordj antalfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antalffy György (naskiĝis la 1-an de junio 1920 en Szeged, mortis la 26-an de decembro 1993 samloke [1]) estis hungara juristo, profesoro, politikisto.

György Antalffy estas la 3-a el dekstro

Biografio redakti

György Antalffy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato de Kluĵo en 1942, post 2 jaroj li doktoriĝis. Li studis ankaŭ en la studjaro 1944 en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, samtempe li estis vicadvokato. Post la 2-a mondmilito li revenis al Szeged, kie li estis subnotario (poste vicurbestro) kaj li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1946 li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged. En 1948 li frekventis partian lernejon de la komunistoj. En la sekva jaro li estis parlamenta deputito, sed nelonge. En 1950 li estis nomumita publika ordinara profesoro, samtempe katedrestro ĝis la pensiuliĝo en 1990. Li estis dekano en la lernojaro 1950, inter 1953–1958, inter 1967–1970, rektoro inter 1958–1964 kaj 1976–1982. Li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio post 9 jaroj. Li denove estis parlamenta deputito inter 1971–1990, krome en tiu periodo li estis prezidanto de la hungara jurista asocio.

Li ricevis diversajn premiojn aŭ memormedalojn inter 1962-1980. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Állam és mai állam (1948)
  • Törvény az állami statisztikáról (1953)
  • Platón és Arisztotelesz a „tökéletes” állami és társadalmi formákról (1958)
  • A társadalmi önigazgatásról (1965)
  • Basic Problems of State and Society (1974)
  • Állam és jogelmélet (1987)

Fontoj redakti