Lajos Kálmány [lajoŝ kAlmAni?, kAlmAnj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmány Lajos estis hungara romkatolika pastro, etnografo, fondinta membro de Societo Dugonics. Li kelkfoje uzis la pli simplan familian nomon Kálmán.

Lajos Kálmány
Lajos Kálmány
Lajos Kálmány
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1852 (1852-05-03)
en Szeged
Morto 5-an de decembro 1919 (1919-12-05) (67-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastro
vdr
Busto pri Lajos Kálmány en Szeged

Lajos Kálmány [1] naskiĝis la 3-an de majo 1852 en Szeged, li mortis la 5-an de decembro 1919 en Szeged.

Biografio redakti

Lajos Kálmány frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste seminarion en Temeŝvaro. Li pastriĝis en 1875, poste li komencis la pastran karieron en Pécska. Krom la pastraj taskoj li kolektis popolkantojn kaj similajn etnografiaĵojn. Liaj ĉefoj ne estis kontentaj pri la pastra laboro pro la etnografia laboro, tial li estis ofte sendita al aliaj vilaĝoj en la diocezo. Ekde 1877 li private eldonis la kolektitajn materialojn. En 1879 la inundo faris damaĝojn en lia biblioteko. En 1910 pro malsano li pensiuliĝis kaj hejmenvenis al Szeged. Li okupiĝis pri la kolektita materialo. Li mortis malriĉa, mizera. Ferenc Móra aĉetis liajn postlasaĵojn kaj donacis al la muzeo.

Elektitaj kolektaĵoj redakti

  • Koszorúk az Alföld vad virágaiból. 1-2. (1877-1878)
  • Szeged népe. 1-3. (1881-1891)
  • Boldogasszony, ősvallásunk istenasszonya (1885, 2002)
  • Mythologiai nyomok a magyar nép nyelvében és szokásaiban : a Hold nyelvhagyományainkban (1887)
  • Hagyományok 1-2. (1914)
  • Kálmány Lajos népköltési hagyatéka (1920)
  • Történeti énekek és katonadalok (1952)
  • Magyar hitvilág (2009)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti