Horst Schuller Anger

Horst SCHULLER ANGER (naskiĝinta la 13-an de aŭgusto 1940 en Moșna; mortinta la 25-an de julio 2021 en Heidelberg[1]) estis rumanuja filologo kaj ĵurnalisto apartentinta al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Horst Schuller Anger
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1940 (1940-08-13)
en Moșna
Morto 25-an de julio 2021 (2021-07-25) (80-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana • Transilvania saksa lingvo • rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo ĵurnalisto • filologo • pedagogo • germanisto • profesoro
vdr
"Deutsche Literatur im Überblick" (1996), eta superrigardo pri la germanlingva literaturo: kune kun Heinz Weischer kaj Maria Ianuș

Vivo redakti

Estante la dua infano de sume kvar el pedagoga familio li fariĝu bazlerneja instruisto. Pro tio li ekfrekventis la porinstruistan seminarion en Sighișoara kiu baldaŭ poste estis neniigita. Post trapaso de la abiturienta ekzameno en Sighișoara, Horst Schuller Anger studis inter 1957 kaj 1962 germanistikon kaj romanistikon ĉe la Universitato de Kluĵo. En Kluĵo li fasciniĝis per la instruado de Edmund Pollak, nordtransilvania judo kiu postvivis la koncentrejon de Mauthausen, kaj de Ilse Löw. La bakalaŭriĝlaboro komplika temis pri la rilatoj inter Hugo von Hofmannsthal kaj Richard Strauss. Imputo de havo de kontraŭŝtataj ideoj malebligis akademian karieron. Pro tio sekvis deĵoradoj instruista (1962-1968 en Feldiorara) kaj ekde 1968 ĵurnalista: li responsis pri kulturaĵoj ĉe la germanlingva gazeto Karpatenrundschau [2] en Brașov (la antaŭula gazeto nomiĝis Volkszeitung). Li gazetskribe koncentriĝis pri historiaj kaj literaraj temoj paralele publikigante aliajn aferojn (ekz. Neue Literatur). Doktoriĝo lia estis en Bukareŝto en la jaro 1984. Schuller Anger peris diversajn kunvenojn de aŭtoroj dialekte verkantaj kaj estris literaturan rondon. La fondo kaj aliĝo de la literaturpremio "Silberdistel" ebligis la engaĝon de pluraj verkistoj ĉegazete. Li interesiĝis politike kaj apogis diversajn intencojn de DFDR. Li ankaŭ paroligis la transilvaniajn saksojn en la kadro de la libroserio Die Sachsen über sich selbst.

En 1990 li ekdocentis ĉe la Universitato Lucian Blaga Sibiu kaj iĝis en la jaro 1999 estro de la katedro germanistika.[3] En 1995 jam li faritis orda profesoro. En la kadro de akademiaj interŝanĝprogramoj li koniĝis kun la en la berlina Nicolai-eldonejo aperinta libroserio de Karl Konrad Polheim kaj Hans Rothe Deutsche Bibliothek des Ostens; tie eldonitis etaĵoj de Johann Karl Schuller (1794–1865). La lastajn jarojn li vivis en Heidelberg.

Schuller Anger prizorgis la eldonon de diversaj germanlingvaj transilvaniaj verkistoj (Michael Königes, Friedrich Wilhelm Schuster, Georg Maurer). Li ankaŭ kreis antologion pri poeziaĵoj en la dialekto transilvanisaksa dialekto. Li prezentis multajn monografiojn, studojn en kongreslibroj, fakartikolojn. Interesega estis ankaŭ la verko Lenau und die Zigeuner de 2003. La listo de liaj publikaĵoj legebla ĉe Hermannstädter Germanistischen Beiträgen 13/14 (2001) ampleksas 80 paĝojn. Schuller Anger havis elstaran arkivan esploremon kaj malkovris multajn gravajn leterinterŝanĝojn. Li unuafoje eldonis du dramojn de Michael Königes (1982) kaj malkonatan membiografion de Friedrich Wilhelm Schuster (Aus meinem Leben, 1981). Schuller Anger ofte patronis por libroprojektoj de aliaj. Interesis lin ankaŭ interkulturaj postvivoj kaj reciprokaĵoj inter germanoj kaj rumanoj respektive hungaroj. Ĝis 2010 li prizorgis la laboron de 27 doktoriĝontoj (inter kiuj Udo-Peter Wagner).

Verkoj redakti

  • Vill Sprochen än der Wält. Dichtung im Dialekt, redaktite far Horst Schuller Anger, de jenaj aŭtoroj: Erhard Antoni, Georg Baku, Michael Barner, Anni Barthelmie, Daniel Bayer, Maria Beckert, Frieda Binder, Anni Böhm, Simon Gottlieb Brandsch, Heinrich E. Bretz, Adelheid Elst, Joseph Filtsch, Maria Gierlich-Gräf, Ernst Gyöngyösi, Doris Hutter, Viktor Kästner, Hedwig Kellner, Elisabeth Kessler, Oswald Kessler, Hermann Klein, Hermine Kloos, Gerhardt Hermann Klöss, Georg Kraus, Rosa Kraus, Christian Lang, Susanna Löprich, Josef Marlin, Rudolf Martini, Wilhelm Meitert, Richard Mildt, Walter Plajer, Michael Reisenauer, Michael Risch, Katharina Schmidt, Friedrich Schuster, Johann Seiverth, Walther Seydner, Katharina Thudt, Grete Welther, Petrus Windt; Editura Dacia, Cluj-Napoca, 1988[4]
  • Kontakt und Wirkung. Literarische Tendenzen in der siebenbürgischen Kulturzeitschrift Klingsor, Kriterion-eldonejo, București, 1994 [5], Editura Böhlau-Verlag GmbH, februaro 1997.
  • Lenau und die Zigeuner, 2003

Eldonlaboroj redakti

  • Briefe eines Reisenden durch Siebenbürgen (de Johann Karl Schulle), eldonejo Nicolai, Berlin, 1995, ISBN 3875845552
  • Lebenszeit und Lebensnot: Erlebnisbericht eines Siebenbürger Sachsen über die Verschleppung in die Sowjetunion (de Walter Peter Plajer; kun antaŭparolo de Horst Schuller Anger), Editura Südostdeutsches Kulturwerk, München, 1996, ISBN 3883561002

Honoroj redakti

  • Premio de "Uniunea Scriitorilor din România" pro la libro Kontakt und Wirkung. Literarische Tendenzen in der siebenbürgischen Kulturzeitschrift Klingsor (1994).[6]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti