Friedrich Wilhelm Schuster

Friedrich Wilhelm SCHUSTER (naskiĝinta la 29-an de januaro 1824 en Sebeș, mortinta la 4-an de februaro 1912 en Sibiu) estis poeto, etnologo kaj teologo aŭstria kiu apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj.

Vivo redakti

Post frekvento de lernejoj en Sighișoara kaj Sibiu li pasigis parton de siaj studoj ĉe la universitato de Lepsiko, inter 1844 kaj 1846, pri teologio, filologio kaj pedagogio.[1] Inter la transilvaniaj studentoj, post Johann Carl Schuller kaj Schuster iĝis ŝatanto de la ideoj de la fratoj Grimm.[2] Reveninte al Sebeș li fariĝis en septembro 1846 orda instruisto ĉe la bazlernejo kie li enkondukis la fakon de gimnastiko. Samloke li komencis kolekti ĉion koncerne la kulturon de sia etnio: al li oni ŝuldas la unuan publikigon de transilvani-saksaj popolkantoj. En 1854 li nomumiĝis lernejestro de la mezlernejo de Sebeș; de 1869 li samloke ankaŭ animzorgantis. Schuster estis pastoro ankaŭ en Orăștie.[3] Laŭ Schuster liaj konvinkoj pri la germana kulturmisio troviĝas en multaj liaj poemoj.[4]

Krome verkis li politikajn poemojn kaj literaturhistoriajn eseojn en la germanlingva gazetaro. Liajn artikolojn oni utiligis ankaŭ en lernejoj. Pri li esploradis ankaŭ Horst Schuller Anger.

Verkoj redakti

  • Siebenbürgisch-sächsische Volkslieder, Sprichwörter, Räthsel, Zauberformeln und Kinderdichtungen, Wiesbaden/Sibiu 1865; reeldono en la eldonejo de M. Sändig, 1969
  • "Deutsche Mythen aus siebenbürgischsächsischen Quellen", ĉe: Archiv des Vereins für Siebenbürgische Landeskunde, volumo 9, Sibiu 1870/71
  • Gedichte, Sighișoara 1858
  • Gedichte, Verlag W. Krafft, Sibiu 1896
  • Alboin und Rosimund. Trauerspiel in fünf Aufzügen (tragedio), eldonejo Graeser, Vieno 1884
  • Gedichte, eldonejo Krafft, Sibiu 1896
  • Aus meinem Leben (rememoroj, poemoj, tradukoj el popola poeziaro de la transilvaniaj saksoj), eldonis Horst Schuller Anger, eldonojo Kriterion, Bukareŝto 1981
  • Der weiße Büffelstier / Sächsische Sagen, eldonejo Ion Creangă, Bukareŝto 1989
  • Seid einig. Abschiedsrede von Mühlbach (parolado okaze de la adiaŭo ĉe la foriro el Sebeș), presita manuskripto, 1869
  • Festrede, gehalten am 30. Mai 1889 bei der feierlichen Enthüllung des zum Andenken an den am 13. Oktober 1479 errungenen Sieg auf dem Brotfelde errichteten Denkmals (festprelego okaze de monumentsenvualigo okaze de datreveno de la batalo ĉe Câmpul Pâinii kontraŭ la otomanoj), Vieno 1889 (speciala suplemento de "Siebenbürgisch-deutsches Tageblatt", nr. 4712)

Literaturo redakti

Notoj redakti

  1. "Leipzig und Siebenbürgen. Siebenbürger in Leipzig."[rompita ligilo]
  2. "Josef Haltrich (1822 - 1886)"
  3. "Așezări neolitice pe valea Mureșului."
  4. "Vie culturelle et sociétés nationales"