Michael KÖNIGES (naskiĝinta la 29-an de decembro 1871 en Codlea, mortinta la 9-an de junio 1955 samloke) estis transilvania kamparano kaj verkisto germanlingva.

Michael Königes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1871 (1871-12-29)
en Codlea
Morto 9-an de junio 1955 (1955-06-09) (83-jaraĝa)
en Codlea
Profesio
Okupo terkultivisto • dialekta verkisto • verkisto vd
vdr

Vivo redakti

 
Dulingva memortabulo por la poeto en Codlea, Rumanujo

Estante filo de riĉa kamparano li tradicie devis transpreni la domanaron de siaj gepatroj. Tial li ne havis aliron al studoj. Li trejniĝis kiel memlernanto, verkante nur dimanĉe. La poeto asertis ke li ofte estis referita kiel populara poetopoeto-kamparano.[1]

Li verkis 15 teatraĵojn, 10 novelojn, 18 poemojn, politikajn kaj historiajn kontribuaĵojn kaj ankaŭ aŭtobiografiajn notojn. Inter liaj plej konataj verkoj estas la dramoj Gewalt und Recht (premierita en 1903 en Brașov) kaj Der hochenwürdige Herr (premierita en 1904). En la du teatraĵoj, li elstarigis la sociajn rilatojn de la saksaj kamparanaro kaj burĝaro, kun akĉentoj de socia kritiko. Li ankaŭ verkis la kamparanan komedion Die Müßigen (premieritan en 1909), en kiu vilaĝa vivo estas humure portretita. Liaj kritikoj privilaĝ(an)aj ne tre ŝatitis de multaj samlingvaj samregionanoj. Königes ofte verkis dialekte. Ekzemploj de liaj poemojlaŭtlegitas en 2009 je KD-o Paßt af ánd hoiárt – Paßt auf und hört - Zeidnerische Reime über das Ungereimte fare de Inge Gutsch und Georg Aescht.

Dum la rifuĝo antaŭ la rumanaj trupoj, en 1918, en sia funkcio kiel vicurbestro, li transprenis la gvidadon de la komunumo, sukcesante malhelpi ĝian rabadon.

Post 1944 li verkis teatraĵojn pri la politikistoj Michael Weiß, Stephan Ludwig Roth kaj Johann Sachs von Harteneck. Li ankaŭ skribis scenariojn por filmoj.

Honoroj redakti

Literatura rondo dediĉita al lia memoro estis establita en 1956 in mezlernejo de lia naskiĝurbo.[2] La domo de la populara verkisto Michael Königes, situanta en Codlea ĉe Măgurii-strato nr 20, konstruite en la 19-a jarcento, figuras sur la liston de historiaj monumentoj de Distrikto Brașov, por la jaro 2004 ĉe n-ro. aktuala 971, LMI-Kodo: BV-IV-m-B-11915.

Literaturo redakti

  • Carl Göllner și Joachim Wittstock (red.): Die Literatur der Siebenbürger Sachsen in den Jahren 1849 bis 1918, Bukareŝto 1979

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti