Johann Sachs von Harteneck

Johann Sachs von HARTENECK (naskiĝis Johannes Zabanius en 1664 en Prešov, mortinta la 7-an de decembro 1703 en Sibio), estis transilvania politikisto kaj gvidanda grafo de la transilvaniaj saksoj inter 1691 kaj 1703. Li ekzekutitis sur la Granda Placo (Sibiu).

Johann Sachs von Harteneck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1664 (1664-01-01)
en Prešov
Morto 5-an de decembro 1703 (1703-12-05) (39-jaraĝa)
en Sibiu
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioHungara reĝlando vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Familio
Patro Izsák Czabán vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Urbestro sibia, Johann Sachs von Harteneck

Vivo redakti

Patro lia Izsák Czabán, pro ke li estis de luterana konfesio, forpelite venis Sibion en 1676 kun ĉiuj familianoj. Li estis teologo kaj aktivis pedagogie en Sibio. Johann frekventis gimnaziojn en Sibio kaj Alba Iulia antaŭ ol studenti ĉe la Universitato de Tübingen. Post doktoriĝo pri filozofio li mallongan tempon docentis universitate revenonte en 1689 Sibion kie li ekurbestris. Li estis grafo por la saksoj kaj reĝa hungarlanda administristo.[1] Dum urbestreco li sukcese realigitis gravajn topografiajn studojn pri Sibio; lia taglibro iĝis interesa kroniko.

Imperiestro Leopoldo la 1-a promociigis lin kavaliro[2] kaj nobeligis lin. De tiam Zabanius rajtis nomiĝi Sachs von Harteneck aŭ pli detale Johannes des Heiligen Römischen Reiches und Königreich Ungarn Ritter Czabanius Sachs von Harteneck.

Von Harteneck postulis pli da justeco financa ĉar saksoj formantaj nur dekonon de la enloĝantaro devis pagi 60 procentojn de la impostoj enkasigitaj en Transilvanio.[3] Kiam li en la 1702-a jaro esprimis publike la volegon de la impostpagodevigo de la nobelaro la nombro de liaj malamikoj kreskegis. Verŝajne tio ebligis lian kondamniĝon je mortopuno.[4]

Jam kvar tagojn post kondamo li ekzekutitis en Sibio apud Rolando-statuo de sur la Granda Placo.

Rehabilitiĝo posta surstrekis lian gravecon por identeco saksa kaj modernigo administracia. Ĝis la fino de la Dua mondmilito portis lian nomon la nuna sibia strato Strada Cetății.[5]

Verkoj de li redakti

  • De Ideis, disertaĵo, Tübingen 1688.
  • Die, denen schmerzlich leidtragenden Wittwen Cypressen … Sibio 1693.

Memoro kaj verkoj de li redakti

  • Daniel Roth: Johann Zabanius, Sachs von Harteneck, romano politika, 1847
  • Traugott Teutsch: Sachs von Harteneck. Ein Trauerspiel in 5 Aufzügen (dramo en kvin aktoj), 1874
  • Michael Albert: Harteneck, tragedio, 1886

En la 2009-a jaro, 345-a datreveno naskiĝtaga estis eldonita en Sibio kun municipa kaj distrikta apogoj mapo kun 62 tabuloj (bildoj, dokumentoj, kartoj) rilataj al la vivo de Zabanius.[6]

Literaturo redakti

  • Karl Schuller, Zur Geschichte der Familie Zabanius Sachs von Harteneck, Sibiu 1864
  • Emil Sigerus, Chronik der Stadt Hermannstadt: 1100-1929, Editura Honterus, Sibiu 1930, reeldono en 2000
  • Ferdinand von Zieglauer, Harteneck, Graf der sächsischen Nation, und die siebenbürgischen Parteikämpfe seiner Zeit, 1691–1703. Nach den Quellen des Archives der bestandenen–siebenbürgischen Hofkanzlei und des sächsischen National-Archives in Hermannstadt, Sibiu 1869
    • Ergänzungsheft (aneksaĵo), Sibiu 1872

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti