Stephan Ludwig Roth

aŭstra politikisto

Stephan Ludwig ROTH (naskiĝinta la 24-an de novembro 1796 en Mediaș, ekzekutita la 11-an de majo 1849 en Kluĵo) estis transilvanio intelektulo. La ano de la transilvaniaj saksoj estis reformema pedagogo, protestantisma pastoro kaj finfine politikisto.

Stephan Ludwig Roth
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1796 (1796-11-24)
en Mediaș
Morto 11-an de majo 1849 (1849-05-11) (52-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Mediaș
Lingvoj germanahungararumanalatina
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo verkisto • parson • instruistopolitikisto
vdr
La Roth-domo en Mediaș kun memorigtabulo (Honterus-strato)

Vivo redakti

Post lernado en Mediaș kaj Sibiu. kaj studoj en Tübingen Roth ekinteresiĝis en 1818 pri la scienco de instruado vojaĝante al Svislando por gajni sperton de la projektoj de Johann Heinrich Pestalozzi en Yverdon-les-Bains. Li iĝis kunlaboranto de Pestalozzi, instruis la latinan lingvon, verkis por "Der Sprachunterricht" kaj doktoriĝis en 1820 pri filozofio je Tübingen. Liaj modernaj pedagogiaj ideoj ne de ĉiuj ŝatatis kiel li devis sperti ekstere de Svislando.

Revenante al Transsilvanio, Roth sekvis en la paŝojn de sia patro kiel lernejestro de la gimnazio en Mediaș ekde 1831 (normala insruisti li estis tie ekde 1821); ekpastoreco en Nemșa iĝis en 1837, en Moșna en 1847. Predikadon li jam antaŭe faris en Mediaș. Liaj reformideoj lernejaj (ekz. enkonduki kantadon kaj gimnastikon) kontraŭbatalitis de konservativaj kolegoj.

Politiko lingva/kultura redakti

En la debatoj levitaj fare de la Transsilvania parlamento en 1841, li argumentis ke la rumana estu oficiala lingvo en la regiono pro ties graveco koncerne la etnan kunmetaĵo de la lando: tiun ĉi ideon li faris publika en 1842 en la verko Der Sprachkampf in Siebenbürgen. Li subtenis tiun principon dum la revolucio de 1848/49 proponante ke oficialaĵoj estu publikigitaj samtempe en la rumana, hungara kaj la germana lingvoj. Dume li estis kontraŭ kultura asimilado de rumanoj, Roth ĉiam argumentis ke la saksa elemento en Transsilvanio povus esti fortigita per la invito de novaj germanlingvanoj eksetli tie.

Stephan Ludwig Roth ja ĉagrenis hungarojn pro malaprobado de ajna formo de unio inter Transsilvanio kaj Hungario, provante anstataŭe konstrui ponton inter saksoj kaj rumanoj. Tiel, li partoprenis la unuan rumanetnan kongreson je Câmpia Libertății (proksime de Blaj) skribante prie en la loka gazetaro - liaj artikoloj montris plenan subtenon por la movado, kaj elstarigas la agadon de Avram Iancu.

Post la ekapero de perfortaj kolizioj inter imperiaj kaj hungaraj soldatoj en oktobro 1848, Roth iĝis membro de la sibia Pacigo-komisiono, kaj komisaro por saksaj vilaĝoj en la de departemento de Târnava-Mare (en novembro), same kiel la la fakta administranto de la regiono.

Post la hungaraj venkoj en januaro 1849 venis la fino de lokaadministraciaj strukturoj. Generalo Jozefo Bem ja estis ofertinta amnestion al tiaj administrintoj kaj Roth demisiis je Mediaș. Ignorante lian imunecon, magistratoj malliberigis lin kaj transportigis lin al Kluĵo kie li estis mortpafita post kondamno pro ŝtatperfido fare de armea tribunalo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Art. "Roth, Stephan Ludwig" fare de Georg Daniel Teutsch, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 29 (1889), p. 341–346 (tie ĉi interrete)
  • Franz Obert: Stephan Ludwig Roth. Sein Leben und seine Schriften. Bd. 1: Stephan Ludwig Roths Leben. Wien 1896.
  • Otto Folberth: Stephan Ludwig Roth. Ein Opferleben für Siebenbürgen. München 1959.
  • Franz Fuhrmann: Stephan Ludwig Roths Reisebeschreibungen vons Salzburg aus den Jahren 1817 und 1845. In: Jahresbericht 10 (1964), Salzburger Museum Carolino Augusteum, p. 93–136.[1]
  • Claus Stephani: Rehabilitierung nach dem Tod. 120 Jahre seit der Hinrichtung Stephan Ludwig Roths. In: Neue Literatur (Bukareshto), Nr. 5/1969, p. 93–94.
  • Michael Kroner: Stephan Ludwig Roth. Bonn 1996.
  • Theodor Heuss: Stephan Ludwig Roth. In: Ders.: Schattenbeschwörung. Randfiguren der Geschichte. Wunderlich, Stuttgart/Tübingen 1947; Klöpfer und Meyer, Tübingen 1999, ISBN 3-931402-52-5.
  • Hermann Pitters - Wenn Mauer fallenden Geist erhalten! 200 Jahre seit der Geburt von Stephan Ludwig Roth.Ĉe: KB, 1996, 24, nr. 11, p. 6, 8.
  • Michael Kroner: Roth, Stephan Ludwig. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 22, Duncker & Humblot, Berlin 2005, ISBN 3-428-11203-2, S. 116 f. (Digitalisat).

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Salzburg Museum Arkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine, Jahresschriften