Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hermann Dankwart PITTERS (naskiĝinta la 25-an de januaro 1932 en Sighișoara, mortinta la 23-an de decembro 2023 en Sibio[1]) estis eklezihistoriisto de Rumanio apartenante al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

profesoro Pitters en la jaro 2017-a je Teutsch-domo (Sibiu)

Vivo redakti

 
nuna protestantisma altlernejinstruado, ene de la Universitato Lucian Blaga Sibiu

Estante filo de luterana paroĥestro li studis pedagogion en Sibio, kien la familio intertempe estis translokiĝinta. Al Sighișoara li revenis pedagogece antaŭ studo de protestantisma teologio en Kluĵo inter 1951 kaj 1955. Post edzinigo de Helga Rehner en 1955 (ili havas tri filojn) li aktivis kiel paroĥestro en Veseud; paralele li science pliperfektiĝis, tiel ke en 1961 eblis ekdocentado ĉe la Teologia instituto sibia. Doktoriĝo sekvis en 1969. Ekde 1978 ĝis emeritiĝo (parte eĉ ĝis 2012 anstataŭante aliajn) li katedrestris pri eklezihistorio; inter 1986 kaj 1998 li eĉ estis dekano tie, dum kio li sukcese peris internaciajn kontaktojn kaj venigis gaststudentojn eksterlandajn respektive hungarajn rumanlandanajn al Sibio.

Pitters ankaŭ publicistis estante inter 1979 kaj 1999 ĉefredaktisto de la ekleziorgano Kirchliche Blätter. Publikigema li ĝenerale estis kaj inter 1985 kaj 1995 estis kreita de li germanlingva versio de dogmatika verko de la gravega rumana ortodoksa teologo Dumitru Stăniloae, Orthodoxe Dogmatische Theologie.

Ekumenismo ĉiam altvaloris por li. La ampleksa verko Rumänisches Martyrologium (2007) raportas pri kristanaj viktimoj (el diversaj konfesioj) de komunismo en Rumanujo. Tre ŝatiĝis ankaŭ lia prelegada stilo.

En Turnișor li kuniniciatis en 1991 la fondon de Evangelia Akademio de Transilvanio (EAS). Alia hobio lia, pri kiu li flegis entuziasmigi ĉarme aliajn personojn, estis historio de arto. Ĉi-kampe ankaŭ plej gravis lia patrujo Transilvanio.

Honoroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti