Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien

Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien (mallongigo: ADZ; laŭvorte Ĝenerala germana gazeto por Rumanio) estas taggazeto de la germanlingva malplimulto en Rumanio. Semajngazeto germanlingva el Sibio nomiĝas Hermannstädter Zeitung.

Historio kaj mandato redakti

Ĝi aperas ekde 1993; post julio 1992 la redaktantaro de la antaŭula ĵurnalo Neuer Weg (1949–1992) estis decidinta rekomenciĝi. La gazeto tute estu renovenda kaj grafike kaj enhave. Ĝi ne nur raportas pri enlandaj aferoj respektive pri aferoj de la germanlingvanoj de Rumanio sed ankaŭ pri tutrumania kaj eĉ monda politiko.

Temas hodiaŭ pri la ununura germanlingva taggazeto de Orienta Eŭropo. Ĝi interesu ankaŭ turistojn germanlingvajn, afervojaĝantajn, entreprenistojn eksterlandajn. Redakcia sidejo estas en Bukareŝto. Korespondistaj burooj troviĝas ankaŭ en Sibio, Brașov, Reșița, Satu Mare kaj Timișoara.

Semajnaj aldonitaĵoj de ADZ estas Banater Zeitung de DFDR por la regionoj de Timișoara, Arad kaj Banata montoregiono kaj Karpatenrundschau de la Fondaĵo por subtenado de germanlingva literaturo en Rumanio (Stiftung zur Förderung der Deutschen Literatur in Rumänien) en Braŝovo.

En 2006 DFDR transprenis la eldonadon de ADZ. Financado fariĝas ankaŭ el rimedoj monaj de la rumana ŝtato. En 2007 la aspekto denove plimoderniĝis kaj ĉiuj paĝoj iĝis koloraj. Plano ŝanĝi la taggazeton en semajngazeton - antaŭvidita por la 31.7.2008 - ne realiĝis, ankaŭ danke al influa engaĝiĝo de Klaus Iohannis.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Manuela Olshausen: Politische Kommunikation im Wandel – Die deutschsprachige Presse des (ehemaligen) Ostblocks zwischen 1980 und 2000. Eine Inhaltsanalyse der Zeitungen „Neue Zeitung“, Ungarn – „Prager Volkszeitung“, Tschechoslowakei/Tschechien – „Neuer Weg“/„Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien“, Rumänien – „Neues Leben“, Sowjetunion/Russland in den Jahren 1980, 1989, 1990 und 2000. Kovač, Hamburg 2005, ISBN 3-8300-1934-3.
  • Annett Müller: Abschied in Raten – Vom Neuen Weg zur Allgemeinen Deutschen Zeitung für Rumänien. Der Wandel der Zeitung nach der massenhaften Auswanderung der Deutschen aus Rumänien. Hora-Verlag Hermannstadt und Arbeitskreis für Siebenbürgische Landeskunde Heidelberg, 2001, ISBN 3-929848-23-6.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti