Hermannstädter Zeitung

Hermannstädter Zeitung estas germanlingva semajngazeto el Rumanio, kiu aperas ĉiun vendredon en la transilvania urbo Sibio. La germanlingva taggazeto de Rumanio nomiĝas Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien.

Titolo de la semajngazeto germanlingva

Historio redakti

La gazeto estis fondita en 1968 sub la hodiaŭa titolo. Baldaŭ poste, dum la regado de Nikolao Ceauşescu kaj la ĝenerale malpermesita uzo de germanlingvaj loknomoj, oni titolis ĝin Die Woche. Ĝis la revolucio en 1989 la sibia gazeto neniel povis agadi kontraŭreĝime kaj estis politike egaligita kiel la aliaj gazetarproduktoj.

Hodiaŭa situacio redakti

Ne nur la germanlingvanoj en Sibio legas ĝin, sed pli kaj pli multe da eksterlandanoj interesiĝantaj pri Rumanio. Kun la en Bukareŝto eldonata ĵurnalo Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien, la Hermannstädter estas ofte la sola amaskomunikilo kiu raportas pri la germana kulturo en Rumanio. Ĉirkaŭ 41% de la eldono sendiĝas eksterlanden el entute 2.100 ekzempleroj ĉiun semajnon. Inverse profitas ankaŭ alilingvaj rumanlandanoj, kiuj intencas pliperfektigi la konon de la lingvo de Goeto kaj Ŝillero, de tiu ĉi malmultekosta germanlingva gazeto el Rumanio. Pri la eldono responsas la Fondaĵo Hermannstädter Zeitung, ĉefredaktorino estas s-no Beatrico Ungar.

Literaturo redakti

  • Anna Galon: Zwischen Pflicht und Kür. Die Hermannstädter Zeitung und die Siebenbürger Sachsen im kommunistischen Rumänien und nach der Wende, Eldonejo Schiller, 2008, ISBN 9783941271043.

Eksteraj ligiloj redakti