Teutsch-domo (Sibiu)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Teutsch-domo (rumane: Centrul de dialog şi cultură Friedrich Teutsch al Bisericii Evanghelice C.A. din România, germane: Begegnungs- und Kulturzentrum Friedrich Teutsch der Evangelischen Kirche A.B. in Rumänien) estas kunvenejo kaj klerigejo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio en Sibiu, Rumanujo (Mitropoliei-strato nr 30).

Teutsch-domo

LandoRumanio
SituoSibiu

vdr
Protestantisma Johano-kirko en Sibiu kun arkiva komplekso

Historio redakti

Teutsch-domo situas en konstruaĵaro konstruita en 1883 respektive 1912 (Nova Johano-preĝejo[1]) en la tuja proksimeco de la malnova urbomuro; etaj murorestaĵoj estas konservitaj en la korto. Evangelia orfejo funkciis en la konstruaĵo ĝis la Dua mondmilito establite ĉefe per donacoj de la pastoro Johannes Engeleiter kaj la Evangelia porvirina asocio. Dum la komunista epoko, la domo funkciis kiel dormejo kaj studenta kulturdomo. Post la politika ŝanĝo en Rumanio, la protestantaj ekleziuloj provis rehavi la konstruaĵkomplekson, kiu sukcesis en 1999 post longaj procesoj. Poste oni starigis novajn instituciojn ene sed ankaŭ daŭrigis la tradician kristan-protestantan tradicion de la domo. Elektitis episkopo Friedrich Teutsch kiel nomdonanta por la domo.

Pro amaselmmigrado de transilvaniaj saksoj en la 1990-aj jaroj necesis savo, kolekto kaj protektado de artaĵoj, kulturaĵoj kaj arkivoj en pli ol 280 paroĥoj: tio iĝis unu el la plej gravaj taskoj de la regiona eklezio. Multon oni venigis al Sibiu por pli bona konservado.

Sciencaj ofertoj redakti

Do en Teutsch-domo estis starigita arkivo por ekleziaj dokumentoj. Ekestis la ideo starigi centran institucion en Sibiu por tiuj taskoj. Ĉi tiu celo estis atingita kun persistemo kaj danke al ampleksa gamo de subteno. Hodiaŭ, la Teutsch-Haus estas kontaktpunkto por eklezianoj, sciencistoj, lernantoj kaj studentoj, por la ŝrumpinta germanlingva komunumo de Transilvanio kaj ĉiuj interesataj ĉi-prie. Ankaŭ germanlingva biblioteko ekzistas tie. Kunlaborado feliĉa estas ekz. kun Evangelia Akademio de Transilvanio, Transilvanio-instituto je Gundelsheim, Brukenthal-gimnazio.

Eldonatas la serio Miscellanea ecclesiastica.[2]

Muzea kaj okazigeja eroj redakti

Je Teutsch-domo troviĝas ekde 2007 ankaŭ muzeo kun eksponataj artaĵoj kaj kulturaĵoj de la germanlingva malplejmulto. Terasa halo disponas por diversaj eventoj sciencaj, edukaj, kulturaj. La najbara Johano-preĝejoj estas kroma parto de la komplekso kaj estas malfermata al turistoj kaj kredantoj dum pluraj horoj ĉiutage. Okazas tie regule preĝaj rondoj, lernejanoj festas diserve komencon kaj finon de lernejaj jaroj, faratas bibliaj tagoj kaj ĉiujare festivalo por honori Sanktan Martenon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La malnova kirko pro kadukeco malkonstruotis en 1911/12 kaj faritis nova kun apuda porparoĥestra loĝejo. La kirko havas krucforman horizontalan projekciaĵon. Norde estas okangula kampanilo kun kvar malnovaj turetoj. Ene estas du altaroj; bildo kun kvar evangeliistoj pentritis de Johann Stoß el Sighișoara. Statuoj de la du Johanoj de Veit Stoß nombriĝas inter la plej imponaj de tuta Transilvanio.
  2. Listo de publikigitaĵoj