Friedrich Teutsch
Friedrich TEUTSCH [frIdriĥ tOjĉ], naskita la 16-an de septembro 1852 en Sighișoara), mortinta la 11-an de februaro 1933 en Sibiu, estis protestantisma episkopo en Sibiu. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj. Teutsch-domo (Sibiu) portas lian nomon.
Friedrich Teutsch | |||||
---|---|---|---|---|---|
luterana episkopo de Transilvanio | |||||
Regado | 1906 ĝis 1932 | ||||
Antaŭulo | Friedrich Müller | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1852 en Sighișoara | ||||
Morto | 11-an de februaro 1933 (80-jaraĝa) en Sibiu | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto de kristanismo historiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiFriedrich Teutsch estis filo de Georg Daniel Teutsch, lernejestro kaj poste episkopo en Sighișoara. Post gimnazia eduko li studis teologion en Hajdelbergo, Leipzig kaj Berlino. Apud teologio li interesiĝis pri historio; kiel lia patro li unue iĝis instruisto. En 1896 li ricevis postenon kiel paroĥestro en Șura Mare; en 1899 episkopo Friedrich Müller igis lin vikario (vic-episkopo).
En 1903 Teutsch iĝis urba paroĥestro en Sibiu (tiam precipe germanlingva kaj protestantisma). Post la emeritiĝo de Müller en 1906 li iĝis elektita lia posteulo kiel episkopo de Transilvanio kaj restis en tiu ofico ĝis 1932.
Verkoj (elekto)
redaktiTeutsch eldonis pli ol 1300 publicaĵoj. Inter la pli grandaj verkoj jenas:
- Geschichte der Siebenbürger Sachsen für das sächsische Volk, Bde. 2–4, 1907–1926.
- Geschichte der evangelischen Kirche in Siebenbürgen, 1921–1922.
- Die Siebenbürger Sachsen in Vergangenheit und Gegenwart.
- Georg Daniel Teutsch, Geschichte seines Lebens
Honoroj
redakti- Honora doktoreco ĉe Universitato de Jena (1899)
- Honora membreco ĉe Prusa Akademio de Sciencoj
- Ordeno prusia "Roter Adlerorden", dua klaso kun stelo (januaro 1918)[1]
- Honora membreco ĉe Rumana Akademio (1919)
Literaturo
redakti- Mads Ole Balling: Von Reval bis Bukarest – Statistisch-Biographisches Handbuch der Parlamentarier der deutschen Minderheiten in Ostmittel und Südosteuropa 1919-1945, Band 2, 2. Auflage. Kopenhagen 1991, ISBN 87-983829-5-0, p. 583.
- Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I: Politiker. Teilband 6: T–Z. Winter, Heidelberg 2005, ISBN 3-8253-5063-0, p. 19–21.
- Erich Wenneker: Teutsch, Friedrich. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 11, Bautz, Herzberg 1996, ISBN 3-88309-064-6, kolumnoj 728–733.
- Gerhard Schullerus, Wolfram G. Theilemann (Hrsg.): Blätter vergangener Tage. Fundstücke aus dem Nachlaß des Bischofs Friedrich Teutsch. Schiller, Hermannstadt/Bonn 2008.
Notoj
redakti- ↑ Kirchliche Blätter aus der ev. Landeskirche A.B. in den siebenbürgischen Landesteilen Ungarns, Nr. 7, Sibiu, 16.2.1918, X. Jg. p. 58–59 (Nachrichten aus nah und fern)