Brukenthal-gimnazio

La Brukenthal-gimnazio (germane: Samuel-von-Brukenthal-Gymnasium, rumane: Colegiul Național Samuel von Brukenthal din Sibiu) estas germanlingva gimnazio en la centro de Sibiu, Rumanio (Albert-Huet-placo nr 5).

Brukenthal-gimnazio
lernejo
Situo
Distrikto Sibiu
Ŝtato Rumanio
Koordinatoj 45° 47′ 50″ N, 24° 8′ 59″ O (mapo)45.79724324.149696Koordinatoj: 45° 47′ 50″ N, 24° 8′ 59″ O (mapo)
Brukenthal-gimnazio (Rumanio)
Brukenthal-gimnazio (Rumanio)
DEC
Brukenthal-gimnazio
Brukenthal-gimnazio
Situo de Brukenthal-gimnazio

Map

vdr
La gimnazio renomita germanlingva en Sibiu

Historio redakti

Ĝia unua mencio estis en 1380 jam, do temas pri la plej malnova germanlingva lernejo en hodiaŭa Rumanio. En 2019 estrinas la lernejon Monika Hay kaj deĵoras surloke 56 instruistoj.

Ĝi eknomiĝis nur en 1921 honore al la famega transilvania guberniestro kaj mecenato Samuel von Brukenthal. Ĝis 1990 ĝi estis oficiala gimnazio por la germana malplimulto en Rumanio. Malgraŭ amasa foriro de germanlingvanoj post 1990 dum la lastaj kvar jaroj dominas la germana kiel instrua lingvo. Memkompreneble hodiaŭ la plej multaj gelernantoj originas el rumanlingvaj familioj. La nuna konstruaĵo kreiĝis inter 1779 kaj 1781.

Lernintoj (elekto) redakti

La listo de poste famiĝintaj lernantoj longas:

La ejo redakti

Lernejo samloke jam estis laŭmencie ekde la lasta kvarono de la 14-a jarcento. Jam tiam ekzistis la leĝo ke ĉiu homo ĝuu bazajn konojn en la kadro de eklezio. La nuna konstruaĵo finfaritis en 1786 la saman tempon kiam estiĝis la Brukenthal-palaco. Ŝtona pordego portas la enskribitaĵon "eruditioni virtutis exemplis sacra" (loko dediĉita al la eduko je virteco). La ejo estas funkcia kun du etaĝoj kaj fasado el 17 partoj. Disde la teretaĝo kondukas ambaŭflanke ŝtuparoj malsoben kie ili unuiĝas en aŭlon. Disde balkono iam la instruistoj faris paroladojn publikajn dume malsupre aŭskultitis ilin. Partoj de la lignaĵoj estas de Johann Bauernfeind, ĉarpentisto laboranta por Samuel von Brukenthal.

Longan tempon instruis surloke la fama pentristo kaj gravuristo Hans Hermann. Aliaj konataj pedagogoj estis Johann Michaelis (1813–1877), paroĥo kaj pedagogo, Martin Bottesch kaj Klaus Johannis. Inter la lernejo kaj la evangelia paroĥuja kirko estas impona statuo de episkopo Georg Daniel Teutsch kiun kreis en 1899 Adolf von Denndorf.

Eksteraj ligiloj redakti