Karl Kurt KLEIN (naskiĝinta la 6-an de majo 1897 en Albeștii Bistriței, mortinta la 10-an de januaro 1971 en Innsbruck) estis germanlingva rumanlandana ĵurnalisto, teologo, germanisto kaj historiisto.

Karl Kurt Klein
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1897 (1897-05-06)
en Albeștii Bistriței
Morto 10-an de januaro 1971 (1971-01-10) (73-jaraĝa)
en Innsbruck
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo historiisto • teologo • universitata instruisto • ĵurnalisto • germanisto • filozofo vd
Laborkampo germanistikohistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante ano de la transilvaniaj saksoj li naskiĝis en protestantisma paroĥestra familio (Friedrich Klein; la patrino Hermine Csallner ankaŭ originis de ekleziulo). Li havis tri gefratojn. Unu lia frato estis la ĵurnalisto Fritz Klein. Klein frekventis la Brukenthal-gimnazion en Sibiu. Post studo de teologio kaj lingviko en Debrecen, Marburg kaj Kluĵo li unue laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto en Sibiu. En 1923 li fariĝis paroĥestro en Iași kaj en 1932 profesoro ĉe la tiea universitato kaj estro de la altlerneja biblioteko. em 1939 li katedrestris pri germanaj lingvo kaj literaturo en Kluĵo. Post forlaso de Rumanio en 1944 li dungitis en 1946 en Innsbruck kaj nomumitis samloke en 1956 orda profesoro pri germanistiko. Tiufunkcie li deĵoris ĝis 1963. Li estis krome ĉefo de la insbruka Instituto pri germana filologio kaj honora oldulo de la akademiana gildo Greif.

Klein estis multflanka scienculo kiu, krom literaturhistoriaĵojn, verkis ankaŭ multajn aferojn pridialektajn kaj koncerne la malnovgermanan lingvon. Li ankaŭ gravis en esploro de la kulturo de la germanlingva malplimulto en Rumanio. Li tre okupiĝis pri la transilvaniaj setlo-historio kaj lingvoesploro. En 1935 li prezentis kompletan gramatikon de la germana lingvo. Furoraj estis liaj novaj eltrovoj pri Oswald von Wolkenstein kaj Arbeo de Freising, aŭtoro de la plej malnova libro germana.

Lia nevo estas la scienca aŭtoro Stefan Klein.

Verkoj redakti

  • Beiträge zur Geschichte des Protestantismus in der Moldau, Bukareŝto 1924
  • Adolf Meschendörfers Drama..., Sibiu 1924
  • Die deutsche Dichtung Siebenbürgens im Ausgange des 19. u. 20. Jhd., Verlag Gustav Fischer, Jena 1925
  • Beziehungen Martin Opitzens zum Rumänentum, 1927
  • Rumänisch-Deutsche Literatur-Beziehungen, Heidelberg 1929
  • Splitter zur Geschichte der Herkunftsforschung..., Iași 1931
  • Un germanist român – profesorul Traian Bratu – extras din Revista germaniștilor români, anul VI, nr. 2/1937
  • Limba germană pentru clasa a V-a secundară și Limba germană pentru clasa a VI-a secundară (în colaborare cu profesorul Traian Bratu), Cartea Românească, Bukareŝto 1935
  • Siebenbürgisch-Deutscher Sprachatlas, Marburg 1961
  • Transsylvanica, Munkeno 1963
  • Die Lieder Oswalds von Wolkenstein. Eldonis Karl Kurt Klein kaj Notburga Wolf. 3-a eldono novfarita en Tübingen 1987, ISBN 3-484-20155-X
Biografiaj aferoj kaj priklein-aĵoj

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Kurt Klein en la germana Vikipedio.