Franz Joseph TRAUSCH (ankaŭ Josef; naskiĝinta la 9-an de februaro 1795 en Braŝovo, mortinta samloke la 16-an de novembro 1871) estis historiisto kaj literaturscienculo el la etno de la transilvaniaj saksoj. Multaj prauloj el patra flanko estis estintaj animzorgantoj; li estis filo de magistratkonsilisto.

Vivo redakti

Post frekvento de Honterus-gimnazio en sia naskiĝurbo kaj studoj en Kluĵo kaj Târgu Mureș li fariĝis en junio 1817 magistrata financsekretario. En 1819 li nuptis Josephine Greißing (1803-1851). En 1831 finfine li nomumitis magistrata konsilisto kaj dek jarojn pli poste polica direktoro. Dum la revolucia tempo de 1848/49 li engaĝiĝis en Budapeŝto kaj Vieno por la rajtoj de siaj sametnanoj.Pli malfrue oni venigis lin Sibion je ĉambra prokuratoreco kaj en februaro 1850 oni deklaris lin prezidanto de la ĉambra prokuratorejo. Aldone li iĝis en oktobro 1853 financa konsilisto ricevonte la kavalirkrucon de la Francisko-Jozefo-ordeno. En decembro 1860 li petis retiriĝon. En 1863 kaj 1864 li estis ankoraŭ ano de la landa parlamento je Sibio.

Inter 1846 kaj 1856 li faris multajn vojaĝojn (al Konstantinoplo, Bohemujo, Suda Germanujo, Franclando kaj Svislando).

Trausch kunfondis la regionhistorian societon Verein für siebenbürgische Landeskunde. En 1842 li nomumitis membro de la societa komitato. En 1858 li iĝis ties estro kian funkcion li plenumis ĝis 1869. Lia plej grava verko estis leksikono en tri volumoj pri germanlingvaj verkistoj de Transilvanio Sĉriftstellerlexicon oder biographisch-literarische Denkblätter der Siebenbürger Deutschen.

Verkoj redakti

  • Geschichte des Burzenländer Capitels
  • Bemerkungen über die, vom siebenbürgischen griechisch-nichtunirten Bischof, Basilius Moga, 1837 den, zu Hermannstadt versammelten Landesständen unterlegte Bittschrift (Braŝovo 1844)
  • Übersichtliche Darstellung der älteren Gemeindeverfassung der Stadt Kronstadt nach den alten Ortsinstitutionen dieser Stadt (Braŝovo 1865)
  • Beiträge und Actenstücke zur Reformationsgeschichte von Kronstadt (Braŝovo 1865)
  • Schriftsteller-Lexikon oder biographisch-literärische Denk-Blätter der Siebenbürger Deutschen. Tri volumoj, Braŝovo 1868-1871; represo sen ŝanĝoj: Köln/Wien 1983

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti