Sankta Arbeo el Freising (ankaŭ: Aribo, Arbo, germane: Arbeo von Freising, latine: Arbeo Frisingensis; naskiĝis en 723 aŭ pli frue apud Meran, mortis la 4-an de majo 784) estis germana teologo kaj episkopo de Freising. Li famis pro la verko de la unua verko en germana lingvo, fakte simpla dulingva vortareto.

Sankta
Arbeo de Freising
Arbeo sur bildo en la t.n. Princa transirejo - inter rezidejo kaj katedralo en Freising
Arbeo sur bildo en la t.n. Princa transirejo - inter rezidejo kaj katedralo en Freising
Blazono de Arbeo
Blazono de Arbeo
Persona informo
Naskiĝo 723 aŭ pli frue
en Meran
Morto 4-an de majo 783 (0783-05-04)
Tombo Freising vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Dinastio Aribonidoj
Profesio
Alia nomo Aribo vd
Okupo verkisto • katolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj Abrogans-kodekso
Abato de monaĥejo Scharnitz
Dum 763
Antaŭulo
Sekvanto Atto de Freising
Episkopo de Freising
Dum 764
Antaŭulo Jozefo de Verona
Sekvanto Atto de Freising
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Festotago 4-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Arbeo originas el pranobeldinastio de Huosoj respektive de la fruaj Aribonidoj. Li frokuliĝis ĉe la benediktanoj kaj trejnitis ĉe latinlingva lernejo. Estinte grava pastro kaj sekretario ĉe la frajzinga episkopo Jozefo el Verona; de li Arbeo nomumitis en 763 abato de la nove fondita Monaĥejo Scharnitz (apud Krün-Klais). En 764 li posteulis episkope en Freising. Sub lia regado fonditis la klostroj Innichen (769), Schäftlarn (762) kaj Schliersee (779). En 772 la monaĥoj de Scharnitz translokitis al Schlehdorf.

Ofte Arbeo taksitis verkisto de Abrogans-kodekso, la unua verko en germana lingvo. Krome li fondis la bibliotekon katedralan en Freising kaj verkis la biografion de Sankta Korbiniano (Vita Corbiniani); en ĝi konservitis ankaŭ altvaloroj informoj pri la frua bavara historio.

Arbeo entombigitis en Freising. Lia memortago estas la 4-a de majo. En Freising ekzistas strato nomita por li, nome Aribostraße.

Verkoj redakti

  • Arbeonis episcopi Frisingensis vitae sanctorum Haimhrammi et Corbiniani. Eldonis Bruno Krusch ĉe MGH SS. rer. Germ. 13, Hannover 1920. (surrete)

Literaturo redakti

  • Romuald Bauerreiß: Die "Vita SS. Marini et Anniani" und Bischof Arbeo von Freising (765–783), in: Studien und Mitteilungen zur Geschichte des Benediktinerordens und seiner Zweige, Band 51, 1933, p. 37–49
  • Albert Lehner: Sacerdos = Bischof. Klerikale Hierarchie in der Emmeramsvita. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2007, ISBN 978-3-86583-183-5