Anton Schwob
Anton SCHWOB [ŝvob] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1937 en Apatin - mortis la 30-an de oktobro 2023 en Salcburgo[1]) estis aŭstra germanisto kaj emeritiĝinta profesoro de la Universitato de Graz pri pli malnovaj germanaj lingvo kaj literaturo. Li apartenas al la iam persekutita germanlingva malplimulto de Serbujo.
Anton Schwob | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1937 en Apatin | ||||
Morto | 30-an de oktobro 2023 (86-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Innsbruck ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | germanisto universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Germanistiko ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost traŭmaj infanaj travivaĵoj en la internigejo Gakovo apud Sombor li sukcese fuĝis kun la patrino en 1947 en Aŭstrion kie li frekventis la renomitan porinstruistan klerigejon en Salcburgo. Ekde 1957 li studis germanistikon, historion, arthistorion kaj filozofion ĉe la universitatoj de Marburg, Munkeno kaj Innsbruck (kie li aniĝis al Österreichischer Cartellverband ĉe la korporacio katolika K.Ö.H.V. Leopoldina Innsbruck). Profesoro lia en Innsbruck estis ekz. Karl Kurt Klein. En Marburg li kunlaboris ĉe la faro de la fama Germana lingvo-atlaso ĉe Walther Mitzka kaj Ludwig Erich Schmitt. Schwob kolektis kaj surpaperigis en 1963 kaj 1964 sudeostgermanajn dialektojn. En la 1967-a jaro li doktoriĝis ĉe Johannes Erben en Innsbruck. En 1964 li edzinigis la historiistinon Ute Monika Schuller kun kiu li havis du infanojn.
Inter 1968 kaj 1982 li estis asistento ĉe la germanistika instituto de la insbruka altlernejo, en 1979 finfine li habilitiĝis kaj ekestis gastdocento en 1981 ĉe la Universitato de Vieno.
Ekde 1982 Schwob postenis ĉe la Universitato de Graz kies germanistikan instituton li gvidis inter 1992-1998 kaj 2002-2004. Ekde 1999 li estis dekano de la filozofia fakultato de la sama universitato. Post la emeritiĝo en la 1.10.2005 li translokiĝis al Salzburg.
Anton Schwob estis membro de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.
Esplorfokusoj ĉefaj
redakti- pli malnovaj germanaj lingvo kaj literaturo
- malfrumezepoka germana liriko
- Oswald von Wolkenstein
- lingvo kaj literaturo de sudeostgermanaj lingvaj insuloj
Publikaĵoj
redakti- Siedlermischung und Sprachausgleich in jungen südostdeutschen Sprachinseln am Beispiel der Mundart von Neubeschenowa im Banat. Disertacio skrimaŝina, Innsbruck 1967.
- Wege und Formen des Sprachausgleichs in neuzeitlichen ost- und südostdeutschen Sprachinseln. München 1971. (= Buchreihe der Südostdeutschen Historischen Kommission. Bd. 25.)
- Oswald von Wolkenstein. Eine Biographie. Bozen 1977. (= Schriftenreihe des Südtiroler Kulturinstitutes. Bd. 4.) (3-a eldono, Bozen 1979(
- Historische Realität und literarische Umsetzung. Beobachtungen zur Stilisierung der Gefangenschaft in den Liedern Oswalds von Wolkenstein. Innsbruck 1979. (= Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft. Germanistische Reihe. Bd. 9.)
- Die Lebenszeugnisse Oswalds von Wolkenstein. Edition und Kommentar. Wien / Köln / Weimar: Böhlau. Band 1: 1382–1419, Nr. 1–92. Hrsg. von Anton Schwob unter Mitarbeit von Karin Kranich-Hofbauer, Ute Monika Schwob und Brigitte Spreitzer. 1999. — Band 2: 1420–1428, Nr. 93–177. Hrsg. von Anton Schwob unter Mitarbeit von Karin Kranich-Hofbauer, Ute Monika Schwob und Brigitte Spreitzer. 2001. — Band 3: 1428–1437, Nr. 178–276. Hrsg. von Anton Schwob unter Mitarbeit von Karin Kranich-Hofbauer und Brigitte Spreitzer, kommentiert von Ute Monika Schwob. 2004.
- (kun Ute Monika Schwob) Ausgewählte Studien zu Oswald von Wolkenstein. Innsbruck: University Press 2014. ISBN 978-3-901064425
- 24 volumoj kiel eldonisto
- eldonanteco de pluraj libraj serioj kaj periodaĵoj
- pli ol 70 eseoj sciencaj, krome esplorraportoj, manlibraj artikoloj, recenzoj ktp.
Honoroj
redakti- 1970 Theodor-Körner-Preis (Vieno)
- 1975 Ehrengabe zum Georg Dehio-Preis für Kultur- und Geistesgeschichte (Esslingen)
- 1981 Kardinal-Innitzer-Förderungspreis 1981 für Geisteswissenschaften (Wien)
- 2001 doktoreco honora de la Universitato Lucian Blaga Sibiu
- 2003 doktoreco honora de la Universitato de Pécs
- 2005 Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]
- 2005 Großes Ehrenzeichen des Landes Steiermark
- 2005 membro honora de la Societo de hungarlandaj germanistoj
- 2014 Tiroler Adler Orden in Gold
Funkcioj
redakti- ekde 1984 membro de la scienca komisiono de la Instituto pri danubŝvabaj historio kaj landkono, Tübingen
- 1996–2000 prezidanto de la Aŭstria societo pri germanistiko
- ekde 1997 prezidanto d Österreich-Kooperation, Vieno
- ekde 2000 membro de la scienca komisiono de Österreich-Institut, Vieno
- ekde 2003 estrarano de la Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo de la Universitato de Munkeno
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Wernfried Hofmeister, Bernd Steinbauer (eld.): Durch aubenteuer muess man wagen vil. Festschrift für Anton Schwob zum 60. Geburtstag. Institut für Germanistik, Innsbruck 1997, ISBN 3-901064-20-6, (Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft Germanistische Reihe 57).
- Schwob, Anton. In: Wilfried Kürschner (eld.): Linguisten-Handbuch. Biographische und bibliographische Daten deutschsprachiger Sprachwissenschaftlerinnen und Sprachwissenschaftler der Gegenwart. Band 2: M – Z und Register. Narr, Tübingen 1994, ISBN 3-8233-5000-5, p. 870–871.
- Schwob, Anton. In: Brockhaus. Enzyklopädie in 30 Bänden. Band 24: Santi – Seld. 21. völlig neu bearbeitete Auflage. Brockhaus, Leipzig u. a. 2006, ISBN 3-7653-4124-X, p. 704.
- Schwob, Anton. In: Walter Myß (eld.): Lexikon der Siebenbürger Sachsen. Geschichte, Kultur, Zivilisation, Wissenschaften, Wirtschaft, Lebensraum Siebenbürgen (Transsilvanien). Wort-und-Welt-Verlag, Innsbruck 1993, ISBN 3-85373-140-6,p. 465.
- Stefan Sienerth: Anton Schwob zum 70. Geburtstag. In: Spiegelungen. Zeitschrift für deutsche Kultur und Geschichte Südosteuropas 56, 2007, H. 3, p. 344–345.
Eksteraj ligiloj
redakti- Schwob sur la universitata paĝaro de Graz Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Anton Schwob en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Pri la jugoslavia internigejo i.a. en Gakovo