Universitato de Innsbruck

universitato en Aŭstrujo

Universitato de Innsbruck (latine: Universitas Leopoldino-Franciscea Oenipontana, germane: Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, mallongigo LFULFUI) estas la plej granda esplorada kaj edukada institucio en la okcidento de Aŭstrio situante en Innsbruck. Ĝi estas la landa universitato por Vorarlbergo kaj Tirolo kaj historie ankaŭ por Sudtirolo, la Provinco Trento, Luksemburgio kaj Liĥtenŝtejno kio post propraj tieaj altlernejfondiĝoj estas malaktualiĝinta. En majo 2020 studentis 27.095 kaj science laboris 3.580 uloj. Ekde 2011 rektoras la fizikisto Tilmann Märk.

Universitato de Innsbruck
publika universitato
Informoj
fondodato 15-a de oktobro 1669
Situo
Geografia situo 47° 15′ 47″ N, 11° 23′ 2″ O (mapo)47.26305555555611.383888888889Koordinatoj: 47° 15′ 47″ N, 11° 23′ 2″ O (mapo)
lando Aŭstrio
urbo Innsbruck
Nombroj
nombro de studentoj 28 278 vd (stato: 28-a de februaro 2017)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
arXiv
• ORCID
• Kunlaborado pri E-Komunikiloj de Aŭstrio vd
Universitato de Innsbruck (Aŭstrio)
Universitato de Innsbruck (Aŭstrio)
DEC
Universitato de Innsbruck
Universitato de Innsbruck
Map
Universitato de Innsbruck
vdr

Historio redakti

La altlerneja antaŭhistorio postflareblas ĝis 1562 kiam starigitis en Insbruko jezuita gimnazio. Imperiestro Leopoldo la 1-a fondis en la 15.10.1669 propran universitaton kun privilegio monrimedĉerpada el la impostaro por salo ekspluatita en Hall. Oficiala dokumento stariga datumas de 1677 kun kvar fakultatoj.

Post nuligo sekvis remalfermo en 1826 de la filozofia kaj jurisprudenca fakultatoj fare de imperiestro Francisko la 1-a. En 1969 ekis instruado ĉe sekcio pri konstruinĝenierado kaj arĥitekturo kaj en 1976 emancipiĝis fakultato pri socialaj kaj ekonomiaj sciencoj el la sino de la juristoj/ŝtatscienculoj. En 2002 la akcepto de nova universitata leĝaro kondukis al strukturiĝo en 15 etajn fakultatojn. Samjare la fakultato pri medicino plialtrangigiĝis je propra universitato.[1] En 2012 School of Education iĝis la 16-a fakultato kun eblo de etendigo de konkreta pedagogia klerigo.[2]

Fakultatoj redakti

  • fakultato pri arĥitekturo
  • fakultato pri biologio
  • fakultato pri edukadsciencoj
  • fakultato pri entreprenista ekonomiko
  • fakultato pri filologioj kja kultursciencoj
  • fakultato pri filozofio kaj historio
  • fakultato pri geologiaj kaj atmosferaj sciencoj
  • fakultato pri ĥemio kaj farmaceŭtiko
  • fakultato pri instruista trejnado (ĝis februaro 2018 School of Education)[3]
  • fakultato pri jursciencoj
  • fakultato pri katolika teologio
  • fakultato pri matematiko, informadiko kaj fiziko
  • fakultato pri politika ekonomio kaj statistiko
  • fakultato pri psikologio kaj sportsciencoj
  • fakultato pri socialaj kaj politikaj sciencoj
  • fakultato pri teknikaj sciencoj (la iamaj konstruadinĝenieradiko)

Instruistoj (elekto) redakti

Studintoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La separiĝo kaŭzis ke en la klasika senco la insbruka universitato ne plu takseblas "kompleta altlernejo". La tuto fariĝis kontraŭ la volo de multaj, kp: iPoint: "Innsbrucker Mediziner wehren sich gegen Ausgliederung" kaj pridiskutatas reintegrigo, kp: "Töchterle will Fusion von Uni und Med-Uni Innsbruck" Arkivigite je 2019-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. https://www.uibk.ac.at/ipoint/news/2012/soe.html.de
  3. https://www.uibk.ac.at/zentraler-rechtsdienst/mitteilungsblatt-7.feb.2018.pdf