Johann Knobloch

aŭstra filologo kaj lingvisto

Johann KNOBLOCH (naskiĝinta la 5-an de januaro 1919 en Vieno, mortinta la 25-an de julio 2010 en Bonn[1]) estis aŭstra kaj lingvisto kaj profesoro pri kompara lingvoscienco ĉe diversaj altlernejoj.

Estante filo de oficiro kaj pasiginte la junulajn jarojn en Prago, Wiesbaden kaj Znojmo (parte kun ĉeĥlingva instruado), Knobloch studis ĉe la universitato de Vieno. En la 1.12.1939, li devis eksoldati ĉe Wehrmacht partoprenonte la kampanjon en Franclando. [2] En majo 1940 li perdis gambon. En 1944 li doktoriĝis[3], ĉar danke al perado de la SS-suborganizaĵo Ahnenerbe li rajtis enketi dum dek tagoj en internigejo de ciganoj en Lackenbach pri la utiligo de la romaa lingvo.[4] Similon pri la ĉerkesa lingvo li faris en internigejo je Kaisersteinbruch (Bruckneudorf) ĉe militkaptitoj de Sovetunio. Post doktoriĝo en 1944 li instruis ses lingvojn dum vesperaj kursoj. En 1945 li estis forpelita el sia patrujo Moravio kaj estis akceptita fare de la egiptologo Wilhelm Hein ĉe la viena altlernejo. En 1951 li habilitiĝis per la gramatika laboraĵo Zur Vorgeschichte des indogermanischen Verbums. Post kvar jaroj da universitata helpisteco li vokiĝis al Greifswald. Sed jam tri semestrojn pli malfrue li venis kiel eksterorda profesoro je la universitato de Innsbruck. En decembro 1961 li tie iĝis orda profesoro. En aprilo 1963 li iris je la Bonna universitato kiel li estis katedestro pri ĝenerala kaj kompara lingvosciencoj inter 1967 kaj 1984. Kvankam la albana lingvo neniam estis lia esplorfokuso li peris, kune kun Aleks Buda, sciencajn kontaktojn kun al universitato de Tirano. En 1978 li partoprenis ekskurson al Albanujo el kio rezultiĝis Germana-Albana Somerakademio.

Li estis honora membro ĉe pluraj sciencaj societoj kaj koresponda membro ĉe "Gypsy Lore Society" de Liverpool, ankaŭ honora kaj prezida membro ĉe Gesellschaft für Deutsche Sprache (GfdS); en 1983 la respubliko Aŭstrujo aljuĝis al li la meritsignon Großes Goldenes Ehrenzeiĉen für Verdienste um die Republik Österreich. Krome estis Knobloch honora membro de la lingvosocieto Muttersprache skribante en ties organo "Wiener Spraĉblätter" pli ol cent eseojn.[5] Knobloch estis ekde 1947 kunedzina nehanvate infanojn.

Verkoj (elekto)

redakti
  • Volkskundliche Sinti-Texte: Berichte deutscher Zigeuner über ihre Stammessitten, 1950
  • Zur Vorgeschichte des indogermanischen Verbums, 1951 (laboraĵo por habilitiĝo)
  • Romāni-Texte aus dem Burgenland, 1953
  • Sprachwissenschaftliches Wörterbuch, 1986
  • Sprache und Religion. Heidelberg 1979, 1983, 1986 (tri volumoj)
  1. kroniko de la akademia jaro 2009/2010, eldonis Bonna universitato, Bonn 2011, p. 10
  2. biografio ĉe Portal Südmähren
  3. informoj ĉe DAFG
  4. Michael Zimmermann: Rassenutopie und Genozid. Die nationalsozialistische „Lösung der Zigeŭnerfrage“. Hamburg 1996, p. 298.
  5. nekrologo fare de Franz Rader