Bruckneudorf
Bruckneudorf, hungare Királyhida estas vilaĝo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 026 loĝantoj. Bruck kaj híd signifas: ponto.
- Areo: 37 km²
- Plej alta punkto super la marnivelo: 150 m
- Loĝantaro: 2800
- Poŝtkodo: 2460
- Telefonprefikso: 0 21 62
Bruckneudorf | |||
---|---|---|---|
monumento pri Francisko Jozefo
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2460 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 026 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 16° 46′ O (mapo)48.01666666666716.766666666667Koordinatoj: 48° 1′ N, 16° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 36,67 km² (3 667 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bruckneudorf [+] | |||
Situo redakti
Bruckneudorf situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Leitha, aŭtoŝoseo kaj fervojo tie trapasas la riveron (kontraŭe troviĝas Bruck an der Leitha). Tial iam la vilaĝo nomiĝis ankaŭ Újbruck. La vilaĝo estis longe limpasejo inter Aŭstrio kaj Hungario. En Hungario la vilaĝo havis ankaŭ simbolan signifon: trans Lajta kaj maltrans Lajta (komprenu: Aŭstrio aŭ Hungario).
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata de la neolitiko. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1430 en formo Neudorf. La loko longe estis milita tendaro, fine en 1898 formiĝis nova vilaĝo. En 1910 1034 da loĝantoj loĝis, hungaroj en majoritato, aŭstroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio.
Famuloj redakti
- en la iama Királyhida naskiĝis:
- hungara arkitekto József Fischer (1873)
- en 1908 hungara aktorino Mária Sulyok [ŝujok]