Mária Sulyok
Mária Sulyok [sujok], hungare Sulyok Mária estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Ŝia edzo ĝis 1932 estis Sándor Gál (aktoro).
Mária Sulyok | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szautner Mária |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1908 en Bruckneudorf |
Morto | 20-an de oktobro 1987 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-142/143 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1929) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Gál |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mária Sulyok naskiĝis, kiel Szautner Mária la 5-an de novembro 1908 en tiam hungara urbeto Királyhida [kirAjhida] (nuntempa Bruckneudorf en Aŭstrio) - mortis la 20-an de oktobro 1987, Budapeŝto. Sulyok estis nomo de la patrino.
Biografio
redaktiMária Sulyok frekventis lernejojn komence loke, poste en Aŭstrio en Bruck an der Leitha, kie ŝi lernis germane. Post la 1-a mondmilito ŝi ricevis aŭstrian ŝtatanecon. Ŝi jam en la lernejo partoprenis en la lerneja teatreto, sed la germanlingva debuto fiaskis, tial ŝi decidis esti hungarlingva aktorino. Ŝi vojaĝis al Budapeŝto en 1925 kie ŝi frekventis aktoran akademion, dume por havi monon en Nacia Teatro (Budapeŝto) ŝi ludis flankorolojn. Post 4 jaroj fakte ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen). baldaŭe ŝi revenis en la ĉefurbon, kie ŝi edziniĝis. Dum la nazia okupado ŝi rifuzis la rolojn, dume ŝi vundiĝis pro pafado. Poste ŝi ludis en diversaj ĉefurbaj teatroj, ekzemple en Teatro Madách. Inter 1952-1966 ŝi instruis en la Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1957, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj disĉiploj
redaktiRoloj (elekto)
redakti- 52 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1935-1985, ekzemple Szerelmi álmok (Amaj sonĝoj (filmo pri Franz Liszt), 1935; Surveturo, 1955; Ambaŭ vivoj de onklino Mici, 1962; A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1965
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet, Romeo kaj Julieta; Johann Wolfgang von Goethe: Faust; Friedrich Dürrenmatt: Fizikistoj, Vizito de la maljuna damo; Sándor Bródy: A tanítónő (La instruistino); József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo); Sándor Petőfi: Tigris és hiéna (Tigro kaj hieno)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
- 2 libroj aperis pri Mária Sulyok