Sándor Gál (aktoro)

Sándor Gál [ŝAndor gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gál Sándor estis hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Gaál, lia origina familia nomo estis Goldarbeiter.

Sándor Gál
Persona informo
Naskonomo Goldarbeiter Sándor
Naskiĝo la  21-an de aprilo 1901(nun 1901-04-21)
en Hungario Mohács (Hungario)
Morto la 12-an de oktobro 1966
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Sulyok
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Sándor Goldarbeiter [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1901 en Mohács, li mortis la 12-an de oktobro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Gál devenis el juda familio. Li akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1917. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Sándor Krémer en provinca urbo. Li simpatiis kun la laborista movado. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li devis rifuĝi al Transilvanio, kiu estis jam okupita fare de rumanoj. En 1925 li translokiĝis al restinta parto de Hungario, kie li havis rolojn en diversaj teatroj (Győr, Békéscsaba (1927), Miskolc (1929), Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Magyar, Teatro Városi (1934–1936), trupo de Mihály Erdélyi (teatrestro) (1940)). En la sekvaj jaroj li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li estis videbla ekzemple en Gaja Teatro en 1946, Teatro Madách (1951-1959). Intertempe li havis sindikatan postenon. Lia edzino estis Mária Sulyok, sed en 1932 ili eksgeediĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Sportszerelem (1936-37) – oficisto
  • Fűre lépni szabad (1960)

Fontoj redakti