Mihály Erdélyi (teatrestro)

Mihály Erdélyi [mihAj erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Mihály estis hungara ĉiofaranto en teatro (aktoro, teatrestro, reĝisoro, komponisto, libretisto).

Mihály Erdélyi
Mihály Erdélyi
Mihály Erdélyi
Persona informo
Naskonomo Erdélyi Mihály
Naskiĝo la  28-an de majo 1895(nun 1895-05-28)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto la 1-an de februaro 1979
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoaktoro • reĝisoro
vdr

Mihály Erdélyi [1] naskiĝis la 28-an de majo 1895 en Szeged, li mortis la 1-an de februaro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Erdélyi frekventis gimnazion, poste li estis matroso dum la 1-a mondmilito. Libertempe li establis teatron por la soldatoj. Li debutis kiel aktoro en la malfrua 1918, en la sekva jaro li akiris diplometon en Teatra Lernejo. En la sekvaj jaroj li apartenis al pluraj trupoj en provinco. Ekde 1922 li jam komponis operetojn, baldaŭ li estis ankaŭ reĝisoro, scenaristo, instruisto pri baletoj jam en Budapeŝto en malgrandaj teatroj. Inter 1938 kaj 1944 li establis teatron, kiun li gvidis, sed tiutempe li ankaŭ partoprenis en aliaj similaj malgrandaj teatroj. Post la 2-a mondmilito la daŭre faris ĉion, kiuj koncernis la teatron, sed en 1947 li pensiuliĝis (komprenu: paŝo post paŝo la socialismo etendiĝis). Tamen inter 1955-1958 li havis rolojn en Teatro de Hungara Armeo.

Operetaj komponaĵoj (elekto) redakti

  • Mintha álom volna (1923)
  • Csókos regiment (1932)
  • A két kapitány (1943)

Filmaj roloj redakti

  • Én voltam (1936)
  • Ismeretlen ellenfél (1940) - Fred
  • Akit elkap az ár (1941) – Gordon

Fontoj redakti