Matroso

ordinara maristo, laboranta sur ferdeko de ŝipo

Matroso[1] (germane Matrose, nederlande matroos, france matelot) estas persono kiu faras ĉiajn laborojn sur ŝipo kiuj estas necesaj por teni la ŝipon pura kaj martaŭga. Alia nomo estas maristo, kvankam ekzakte matrosoj estas nur ordinaraj maristoj, laboranta sur ferdeko, tio signifas i.a. la manipulado de la veloj, prizorgado de la ŝipo, purigado de la ŝipo, stiri la ŝipon, gvatposteni, k.t.p.

Matroso de la Franca Mararmeo

Oni faras distingon inter ĉefmatrosoj kaj submatrosoj. La lastaj estas komencantaj matrosoj.

Kelkfoje[mankas fonto] oni nomas ilin peĉpantalonuloj pro la kalfatrado dum kio oni uzas peĉon, ankaŭ la nomo ferdekŝvabrulo[mankas fonto] estas uzata.

Kvankam la bildoj sur tiu ĉi paĝo montras preskaŭ nur matrosojn laborantaj en mararmeoj, tamen la vorto ne limiĝas al armeanoj kaj signas ordinarajn maristojn sur ĉiaj specoj de ŝipoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti